Mia amiko Bob ne estas religia ulo sed, malgraŭ tio, dufoje mone ridetis al li Dio.
Komprenu, Bob, nun sesdekjaraĝa, ne estas malbona viro. Li karieris kiel instruisto mezlerneja, plejparte en Detroit, urbo tre granda kiu malriĉiĝas kaj kies loĝantaro malkreskas dum kvar jardekoj. Mi renkontis lin en mezlernejo kie ni kune instruis dum dek jaroj. Bob, kiel mi, estas blankulo, kaj ni estis blankaj instruistoj en lernejoj, en lerneja sistemo, en urbo kie la plej granda parto de la loĝantaro konsistas el nigruloj.
Kiam mi renkontis Bob je la unua fojo li jam instruis ĉe la mezlernejo Cass dum kvin jaroj. Cass estis tre bona mezlernejo. Nur la plej bonaj studantoj de la tuta urbo rajtis ĉeesti tie. Bonaj universitatoj feliĉe akceptis multajn kiuj sukcesis ĉe Cass. En tiu lernejo ĉiuj el la studantoj, diference de multaj en tiu lerneja sistemo, povis bone legi, bone skribi kaj bone matematiki, kaj iuj estis elstaraj studantoj pri akademia fakoj, pri muziko kaj pri arto. (Iuj el la studantinoj estis elstaraj belulinoj. Post kiam ni emeritiĝis du el la junaj virinoj kiuj studis tie dum niaj tieaj jaroj iĝis naciaj belulinaj reĝinoj. Ili gajnis la titolon “Miss USA”.)
Antaŭ sia instruado ĉe Cass Bob havis monajn problemojn. Komence, li instruis en alia urbo, Hamtramck, tre interesa urbo ĉirkaŭita de Detroit, kiu dum la plej granda parto de la jarcento famis pro sia granda Pola komunumo. Eĉ hodiaŭ la plejparto de la loĝantaro ne konsistas el nigruloj sed el enmigrintoj el diversaj landoj de orienta Eŭropo, de la arabaj landoj kaj de la hinda subkontinento. Bob decidis forlasi tiun lernejan sistemon por doktoriĝa studado pri angla literaturo ĉe la universitato Wayne State en Detroit. Post iuj jaroj li forlasis tiun studadon sen diplomo kaj denove serĉis laboron kiel mezlerneja instruisto.
Tiuj jaroj ne estis bonaj por tiuj kiuj deziris iĝi instruistoj. Tiuj jaroj estis jaroj en Usono kiam troviĝis tro da instruistoj. Pro tio, dum multaj jaroj Bob nur povis trovi laboron kiel anstataŭanta instruisto, tia kia instruas kiam la konstanta instruista ne povas pro malsano, gravedeco aŭ alia kialo. Oni pagis kaj pagas tiajn instruistojn avare.
Bob kaj lia edzino malkuniĝis kaj finfine li eksedziĝis. Li luis ĉambron en tre granda malnova domo en Hamtramck. La posedanto de tiu pensiono estis maljuna polino. Tiam multaj aliaj luantoj loĝis en la domo.
Bob amikiĝis kun la filo de la polino, viro kiu studis, finfine sukcese, por doktoriĝi pri historio.
Malgraŭ tio, ke Bob malsukcesis doktoriĝi, tio tute ne okazis ĉar al li mankis inteligenteco aŭ klereco. Fakte, li legis kaj legas pli da libroj ol tri ordinaraj universitataj profesoroj. Li legas multege pri historio, publikaj aferoj, internaciaj aferoj, sociaj problemoj kaj literaturo. Li tre ŝatis kaj ŝatas aĉeti librojn ĉar post kiam li finlegas libron li volas havi ĝin ĉemane por ke li povu kontroli iujn faktojn aŭ ideojn kiuj troviĝas en ĝi.
Multfoje kiam mi vizitas lin en lia nuna domo kaj ni sufiĉe profunde diskutas iun temon, li prenas el siaj libroŝrankoj libron kiu diras ion tre trafan pri nia temo.
Dum multaj jaroj Bob estis malriĉulo. Li gajnis tiom malmulte instruante ke li devis labori nokte en Hamtramck kiel drinkeja mastro. (Li havas multajn interesajn rakontojn pri la eventoj en tiuj drinkejoj, sed tiuj rakontoj estos por alia fojo.) Li ne havis sufiĉan monon por aĉeti novajn librojn. Do li devis aĉeti brokantajn librojn. Ade kaj ree li vizitis brokantajn librovendejojn. Li iris al ĉiaj lokoj kie oni vendas jam legitajn librojn. Iuj almozfondaĵoj vendas tiajn librojn. Iuj eklezioj vendas tiajn librojn. Kelkfoje, homoj ĉe si en siaj propraj kortoj aŭ aŭtomobilejoj vendas ne plu bezonatajn aĵojn inkluzive de libroj. Ĉiajn tiajn lokojn Bob vizitis por trafoliumi kaj aĉeti librojn, librojn poemajn, historiajn, filozofiajn, vivhistoriajn, literature fikciajn ktp. Kaj ĉiam tiu malriĉulo malmulte pagis, maksimume malmultajn dolarojn, ofte nur dolaronon.
Ade lia propra libraro grandiĝis. Hodiaŭ ĝi konsistas el pli ol kvar mil libroj, el kiuj li jam legis pli ol tri mil.
Finfine Bob akiris konstantan postenon instruistan ĉe la mezlernejo Cass. Tio okazis ĉar la lernejestro preteratentis kaj permesis lin instrui en unu posteno dum tro da monatoj. Laŭ la sindikata kontrakto anstataŭanta instruisto kiu estas en neplenigita posteno dum certa kvanto da labortagoj rajtas akiri tiun postenon konstante. Bob devis batali sindikate por siaj rajtoj sed finfine li sukcesis. Laŭ la kontrakto la lerneja sistemo ne nur devis komenci pagi lin bone sed ĝi devis ankaŭ pagi lin kiel konstanta instruisto por la antaŭaj monatoj en tiu posteno. Oni donis al li ĉekon por miloj da dolaroj. Li nun sentis sin preskaŭ riĉa. Tamen, pro forta persona kutimo, li plu aĉetis nur brokantajn librojn.
La maljuna polino mortis.
La filo, nun doktoro de filozofio pri historio, faris proponon al Bob. Tiu nova doktoro decidis translokiĝi al Afriko por tie instrui historion dum multaj jaroj. Li antaŭvidis ke post iuj jaroj li deziros reveni al Usono por serĉi postenon universitatan. En tiu onta jaro li bezonos loĝlokon por multaj monatoj dum kiuj li serĉos taŭgan postenon.
Jen la propono: Bob aĉetu la grandan malnovan domon por nur $28,000. Pro tio, ke la urbo Hamtramck iom kadukiĝis kaj pro tio ke la ĉirkaŭanta urbo Detroit multe kadukiĝis kaj malsekuriĝis, la domoj, eĉ grandaj domoj, ne multe valoris. Eĉ kiam oni kalkulas kun tio, $28,000 estis tre avantaĝa prezo. Por tiu avantaĝa prezo Bob devos konsenti ke kiam la doktoro de filozofio revenos post jaroj li kaj lia edzino rajtos loĝi senpage en la domo dum la monatoj kiam li serĉos Usonan postenon.
Dum siaj malriĉaj jaroj Bob devis vivi sen multe elspezi. Nun kiam li ĝuis bonan salajron li plu tiel vivadis. Do li ŝparis monaron kiu pligrandiĝis en la banko. Li ne deziris translokiĝi el tiu domo en kiu li loĝas dum multaj jaroj. Do li pagis $28,000 kaj akiris por si la domon.
Rapide Bob malkovris ke li ne ĝuas esti luiganto. Kiam luanto foriris, li ne serĉis anstataŭulon. Iom post iom dum jaroj ĉiu ĉambroluanto foriris escepte unu. Tiu estis tre maljuna Pola viro kiu dum siaj kvar jardekoj en Usono nur loĝis en tiu domo.
La maljunulo estis vigla kaj afabla kaj Bob kaj li pace kunloĝis en tiu domo dum multaj jaroj. Bob neniam plialtigis la lupagon. Dum la jaroj tiu luprezo iĝis preskaŭ bagatela sumo, nur $100 ĉiumonate.
Kaj la ĉambroj kie loĝis la foririntaj luantoj iom post iom pleniĝis de libroj. Kaj Bob legadis librojn. Dum la jaroj li legis centojn kaj milojn da libroj pri politiko, pri poezio, pri historio, pri literaturo, pri diversaj famuloj, pri diversaj landoj.
Post multaj jaroj la doktoro de filozofio kaj lia edzino revenis al Usono kaj loĝis kun Bob en tiu domo dum ses monatoj. Tiu filo de la antaŭa posedanto de la pensiono finfine trovis bonan postenon kaj translokiĝis al alia parto de la lando.
En la naŭdekaj jaroj la ŝtata parlamento kreis leĝon kiu permesas instruistojn emeritiĝi relative facile. Oni nur devas esti instruinta dum tridek jaroj. Krom tio, se oni pagas sufiĉe grandan monsumon oni rajtas emeritiĝi post nur dudek kvin jaroj da instgruado. Bob, ĉiam monŝparema (kiam oni legas tiom oni ne havas tempon elspezi multe) simple elprenis la bezonatan monon el la banko kaj pagis ĝin, kaj post la dudek kvin jaroj da instruado li emeritiĝis.
Iom post iom Hamtramck iĝis urbo kiu ne estis sendanĝera por malfortiĝantaj maljunuloj. Bob decidis aĉeti alilokan domon. La domoj en la multaj prosperaj apudurboj estis tiom multekostaj ke li devus pagi ĉion kion li havas en la banko por tiea taŭga domo. Tamen en la norda parto de la ŝtato kie loĝas malmulte da homoj estis regionoj kie li povis trovi domon ne tre multekostan.
Dum la semajnfinoj li aŭtomobilis norden kaj serĉis domon.
La sola restanta luanto komencis maltrankviliĝi. “Ho, vi baldaŭ translokiĝos, ĉu ne?”
Nu, Bob ne estas religia ulo sed li ne estas kruela ulo. Li diris al la maljunulo, “Jes, baldaŭ mi aĉetos novan domon en la norda parto de la ŝtato kaj translokiĝos tien. Malgraŭ tio, mi ne nun vendos ĉi tiun domon. Vi rajtos loĝi ĉe tie dum la tuta vivo. Ne maltrankvikiĝu pri tio. Kiam mi vizitos ĉi tie por renkonti amikojn kaj mian filon kaj aĉeti librojn kaj kompaktdiskojn en la brokantaj vendejoj, mi dormos ĉi tie en mia dua domo.”
Kiel li diris, tiel li agis. Li translokiĝis al domo kiun li aĉetis je distanco de pli ol tri cent kilometrojn for de Hamtramck. Tiu domo lokiĝas du kilometrojn sude de urbeto kiu havis nur mil loĝantojn. Bob nun posedis kvin hektarojn da tero kampa kaj arbara. En la ĉambroj de tiu domo estis spaco por miloj da libroj kaj miloj da kompaktdiskoj, ĉar Bob akiradis tian novan aron. Li tre ĝuis muzikon, ĵazan kaj klasikan, kaj en tiu norda parto de la ŝtato li opiniis ke ne ekzistas radiodissendado de tiaj muzikoj. Pro tio li decidis aĉeti multajn brokantajn kompaktdiskojn.
Antaŭ ol li translokiĝis li trovis duan luanton, bonsanan mezaĝan viron al kiu li luigis ĉambron por la sama bagatela sumo kiel la sumo kiun pagis la maljuna polo. Tamen al tiu viro li diris, “Vi pagu malmulte sed tial vi prizorgu iom la domon kaj la maljunulon. Kiam tiu mortos, mi vendos la domon kaj vi devos foriri.”
“Konsentite,” diris la alia, feliĉa pro la eta lupago.
Verdire la domo ne valoris multe. Pro la kadukiĝo de la urbo la domoj de Hamtramck ne akiris pli da valoro, diference de la domoj en la prosperaj apudurboj.
Dum jaroj Bob loĝis en la norda parto de la ŝtato kaj legis kaj aŭskultis muzikon kaj promenis en la arbaro kun biglo kiun li aĉetis. Kutime ĉiumonate li aŭtomobilis al Hamtramck kaj restis tie dum du aŭ tri tagoj. La maljunulo prizorgis la biglon dum tiuj vizitoj.
Finfine, post iuj jaroj la maljunulo ekmalsaniĝis kaj post monato mortis.
Bob, laŭ sia decido farita antaŭ jaroj, decidis vendi la domon.
Li trovis tre interesan makleriston, junan Polan virinon kiu enmigris Usonen antaŭ nur malmultaj jaroj. Ŝi estis brila makleristo. Ŝi posedis multekostan aŭtomobilon. Ŝi vizitis lin en la domo en Hamtramck kaj metis sur la tablon dikan stakon de kopioj de dokumentoj.
“Jen la domoj kiujn mi vendis ĉi tie ĉi tiun jaron! Se vi permesos, mi vendos la vian por bona monsumo.”
“Por kiom da mono?”
“Por okdek mil dolaroj.”
Bob eksciis ke dum la jaroj kiam li loĝis en la arbara parto de la ŝtato la valoro de la domoj en Hamtramck iom post iom pligrandiĝis. Junaj homoj iris tien pro tio, ke la kosto de konstruaĵoj estis malalta. Junaj muzikistoj kaj artistoj translokiĝis tien. Multaj kafejoj kaj drinkejoj kie oni muzikas malfermis siajn pordojn. Koncertoj aŭskultiĝis.
Do la domo kiun Bob aĉetis por nur $28,000 vendiĝis por $80,000.
Bob gajnis dekmilojn da dolaroj pro tio, ke li ne tuj vendis la domon kiam li emeritiĝis kaj translokiĝis, pro tio ke li ne volis esti kruela al la Pola maljunulo kies nura Usona hejmo estis tiu domo.
Bob diris al mi, “Se mi estus religia ulo, mi kredus ke Dio mone ĉi tiel benas min pro tio, ke mi afable agis al la maljunulo. Sed mi ne estas religia ulo. Tio nur estas hazarda okazo.”
Kiam Bob decidis emeritiĝi li klopodis konvinki aliajn kuninstruistojn agi same, kaj li sukcesis konvinki min. Ni du emeritiĝis en la sama jaro, li post dudek kvin instrujaroj kaj mi post tridek tri instrujaroj. Li havis nur kvindek du jarojn. Mi havis kvindek sep jarojn.
Ekde tiam trifoje ĉiujare mi vizitas Bob dum kvin tagoj. Ni parolas multe, pri historio, pri muziko, pri literaturo, pri politikaj eventoj. Ni argumentas filozofie. Ni promenas kun la biglo en la arbaro. Ni vizitas urbojn en la regiono.
Matene ni aŭtomobilas al urbo kiu lokiĝas tridek kilometrojn oriente de la domo de Bob, de tiu domo kiu nun estas la sola domo kiun Bob posedas. Ni trinkas kafon kaj babilas kun aliaj emeritoj.
Tiaj vizitoj estas agrablaj eventoj en mia vivo ĉar mi ne konas multajn homojn kiuj fervore interesiĝas pri tiaj temoj kiajn Bob kaj mi ŝatas esplori.
Mi ofte parolis al Bob pri mia komputilo kaj ties utileco. Li ĉiam diris al mi ke komputiloj por li estas tre konfuzigaj.
Subite antaŭ jaro Bob diris al mi, “Mi devas aĉeti komputilon.”
Tio ege surprizis min ĉar kiam Bob skribas li nur manskribas. Li ne eĉ uzas tajpilon. Pli ol unu fojon li diris al mi ke li esperas fini siajn jarojn sen posedi komputilon. Kiam mi priskribis ĉion, kion mi faras per mia komputilo li aŭskultis sed li tute ne povis kompreni kiel funkcias komputilo kaj interreto.
Sed nun Bob diris al mi, “Mi devas aĉeti komputilon. Vi spertas pri komputiloj. Ĉu vi komplezus helpi min tiurilate?”
“Plezure,” mi diris, “kaj mi instruos vin pri tio. Sed kial vi tiel subite decidas?”
Bob detale respondis dum veturigo al urbeto je distanco de dek ok kilometroj. En tiu urbeto duono el la domoj estas sen loĝantoj. Bob klarigis al mi ke li ĉiam serĉas brokantajn librovendejojn kaj en la lasta telefonlibro li ekvidis novan tian vendejon en la duone malplenigita urbeto. Li vizitis la librovendejon kaj trovis tie tre grandan aron da libroj. Li trovis iujn interesajn librojn. Tamen la prezoj de multe el tiuj estis tro altaj.
Kiam li pagis por iuj libroj kiuj ne estis tre altkostaj li babilis kun la geedza paro kiu posedas la vendejon.
“Mi supozas ke malmultaj homoj vizitas ĉi tiun vendejon.”
“Preskaŭ neniu. Vi estas la nura kiu vizitas nin hodiaŭ.”
“Mi ne komprenas. Kiel vi povas gajni monon ĉi tie?”
“Ho, rigardu tiujn komputilojn. Ni uzas interreton. Ni vendas librojn al homoj tra la tuta lando kaj eĉ al homoj en aliaj landoj.”
“Ho, pro tio la prezoj de multaj viaj libroj estas pli altaj ol antaŭe.”
“Jes ja. Nun la libroŝatantoj de la tuta lando povas aĉeti ĉe ni. Ili nur bezonas komputilon kaj alligon al interreto.”
Bob kaj mi alvenis al la librovendejo. Ĉe la alia flanko de la strato estis malgranda poŝtoficejo. Kiam Bob serĉis interesajn librojn mi parolis kun la virino. Ŝia edzo estis for en pli norda parto de la ŝtato, en la norda duoninsulo de Michigan kie li aĉetis librarojn de diversaj homoj, ankaŭ de posedantoj de heredaĵaj.
“Ĉiam ni devas havigi al ni pli da libroj ĉar senĉese vendiĝas la libroj.”
Ŝi klarigis al mi la sistemon. Estis iuj retlokoj kie librovendantoj povas aperigi la titolojn de la libroj kiujn ili proponas vendi. Ili devas pagi iom sed ne tro al la firmao kiu posedas la retlokon. Homoj kiuj deziras aĉeti librojn povas kontakti ilin aŭ elektronike aŭ telefone. Eĉ okazas, kiam oni interesiĝas pri tre malofta kaj multekosta libro, ke aĉetanto vojaĝas al tiu duone forlasita urbeto por preni libron en siajn manojn por decidi ĉu ĝi vere valoras la prezon.
Iu ajn povas viziti tiujn retlokojn kaj tuj ekscii la nunajn prezojn de iuj ajn brokantaj libroj.
Tial Bob bezonis komputilon. Tion li deziris fari pri siaj kvar mil libroj.
Ni vizitis grandan vendejon en la plej granda urbo en tiu regiono de la ŝtato kaj mi helpis lin aĉeti novan komputilon. Li diris al mi, “Ne zorgu pri la kosto. Eble tio estos la nura komputilo kiun mi aĉetos en mia tuta vivo.”
Ni alportis la komputilon ĉe lin. Mi helpis lin kunmeti la erojn de la komputila sistemo kaj dum tiu vizito kaj dum sekvantaj vizitoj mi instruis lin pri la uzado de la komputilo kaj de interreto.
Inter la vizitoj, per la komputilo, Bob kreis liston de ĉiuj siaj libroj, listo kiu estis preskaŭ libro. Li kreis la liston alfabete laŭ la aŭtoro.
Li serĉis la valoron de iuj siaj libroj, tiuj kiujn li sciis estis tre, tre maloftaj.
Nu Bob estas tia leganto kia, kiam li trovas aŭtoron kies librojn li ĝuas, deziras aĉeti kaj legi ĉiujn el ties libroj. Ekzemple, li havas bretojn kiuj portas preskaŭ ĉiujn librojn de John Updike. Do dum la jardekoj kiam li aĉetas broktantajn librojn okazas ke li trovas kaj aĉetas tre fruajn librojn de ontaj famaj aŭtoroj. Tiajn librojn de ankoraŭ ne fama aŭtoro oni presas je malgrandaj kvantoj. Ili iĝos maloftaj libroj kaj, pro la finfina famo de la aŭtoro, altekostaj, ofte ege multekostaj.
Uzante la komputilon, vizitante tiujn brokantajn retlokojn dum multaj horoj esplorante, Bob eksciis la nunajn prezojn de multaj liaj libroj.
Plejparte tiuj valoras nur iujn dolarojn aŭ eble dek ĝis dudek dolaroj.
Sed proksimume ok cent el tiuj valoras ege pli. Multaj valoras dekojn da dolaroj. Aliaj valoras po pli ol cent dolaroj. Iuj estas altvaloregaj.
Ekzemple, iuj el tiuj valoras po kvar cent dolarojn aŭ po ses cent dolarojn aŭ eĉ po pli ol mil dolarojn. Iaj tiaj libroj kostis al li malpli ol unu dolaron.
Bob ne bezonas la monon. Li ne intencas vendi la librojn. Tamen li informis sian filon ke, post kiam Bob mortos, la filo ne vendu la librojn por malgranda monsumo. Tiu konsultu la liston en kiu Bob skribis la prezojn interretajn kaj li interrete rekontrolu la valoron de ĉiu libro el la patra heredaĵo.
La nuna valoro de la biblioteko de Bob estas, li taksas, inter $150,000 kaj $200,000.
Denove, al li Dio mone ridetas.