Aŭtuna
Naskigonta Tragedio
de Sylvan Zaft
(El Fonto, Numero 164, julio, 1994)
Folioj birdas teron.
Homoj folias morton.
Birdoj homas imagon.
Folioj teriĝas.
Homoj teriĝas
Birdoj surteras.
El mortaj folioj ruĝfloroj enlumos.
El homaj korpoj verdvermoj dikiĝos.
El intaj birdoj arĝentmetaforoj ĉielos.