Point Pelee, Ontario
de Sylvan Zaft
Tra taghoroj kreskantaj
aeron tremigas
fidplenaj flugiloj
kiuj batas forte
nevideblajn vojojn
al
nordaj revivejoj.
Super la larĝega lago
laciĝantaj estaĵetoj
mistere memoras
el mil generacioj
tiun altirantan terfingron
kie ondoj fintaktas.
Ripozloke la regiono
restas por milionoj
kiuj surteriĝas surarbustiĝas
surarbiĝas refortiĝos.
Samsezone la serĉantoj
aŭtomobile startas
celante ceremonie
la
aperon ciklan
de la multkoloraj masoj
de migrantoj kantantaj.
Tiel konverĝas du kurboj
pro vivdonaj kialoj.
El Fonto, Numero 199, julio, 1997