La Turistoj kaj la Marleonoj -- San Francisco, 1998

de Sylvan Zaft

(El Sub la suda kruco, Numero 35, novembro-oktobro, 1998)

Langoj eksatas je troaj gustoj
Ĉinaj, Meksikaj, Francaj.
Okuloj laciĝas pro vidindaĵoj
pontaj, parkaj, strataj, muzeaj.

En lastjarcenta velŝipar'
ni amuziĝis eksciante
pri la alteco neimpona
de la maristoj tiutempaj.

Irante al kajo disigita
de lastjardeka tertremego
ni hupojn aŭdas ne rekonante
la marbestsonojn ni apudas.

Kunpremate ni batalas
tra l' amasoj elspezantaj
por vidi korpojn egajn, nigrajn
en amasoj sur kaj-eroj.

Virbestoj maraj disdonadas
odoregon kaj blekadon
kunpremiĝante kiel turistoj
sur la bretoj postrestantaj.