Agloj kaj Cignoj

de Sylvan Zaft

Agloj

(Haliaeetus leucocephalus)

La lensoj de la nova teleskop'
vidigas klare la blankkapan aglon.
Du aglojn ni observas en oktobro.

La unua pasis super homamas'.
Flugiloj nigraj tabulrekte fuĝis
laŭ ventrivero de venonta vintro.

La nuna malmoviĝas, silentstaras
sur nigra morta branĉ' kvazaŭpozante
por iu sigelego homnacia.

Cignoj

(Cygnus buccinator)

La cignoj sur la nordarbara lag'
vicnaĝas. La idoj estas grizaj.
La bekoj de la blankaj pure nigras.

Tiuj plejpezaj el la akvobirdoj
denove pliobliĝas. Ne plu la plumoj
beligos kapkovrilojn de virinoj.

Subite kun rapidbatanta bru'
antaŭenas blankbird', alnubflugas.
Super niaj okuloj ĝi trumpetas.

(Aperis en Sub la suda kruco, Numero 32, marto-aprilo, 1998)