Du Bestoj
de Sylvan Zaft
Unukornulo elegantas tra la aeron
ni imagas, apenaŭ
tuŝetos materion
cerban; nur sufiĉe
por neekzisti
vere.
Elefanto kontraŭe
sur kruroj tiel dikaj
kiel kverkoj grundskuas,
tuŝegos nian menson
pli profunde ol
ties imagpovo.