Unua konatigxo kun PyongyangoMario Franssen, 15-07-2003
Antaux ol ni povas forlasi la aviadilon de Air Koryo, iu korea kuracisto ensxipas kaj mezuras niajn temperaturojn, rapida kontrolo je eventuala SARS. La DPRK faris drastajn arangxojn kontraux SARS, inter alie oni fermis la bordon kun Cxinio. Ankaux pro tio neniaj okazoj de SARS en la lando estis konstataj. Dum eknoktigxo ni enveturis Pyongyangon. La cxefurbo havas 2 milionojn da enlogxantoj, preskaux dekono de la tuta popolo. La kvartalo en kiu ni restadas estis konstruita en la komenco de la jaroj 80. Je la fino de la korea milito, en 1953a, la urbo estis tute detruita. La nombro da falintaj bomboj estis pli ol la nombro da enlogxantoj. Pyongyango estis tute rekonstruita. La rezulto estas bela, vasta urbo, kun grandaj placoj, largxaj, elegantaj stratoj, trotuaroj kaj multe da verdajxo. Koreio ne estu Afghanistano, nek IrakoLundoposttagmeze ni vizitas la Muzeon de la Revolucio. Cxi tiu grandega konstruo estis konstruita en la 1960a. Ni devas limigi nin al la saloj kie la fresxdata historio estas ekspligita: la periodo de la dura marsxo. Depost la nauxdekaj jaroj ekestis pezaj problemoj kiujn la lando devas kontrauxstari. Supre sur la la gravaj naturkatastrofoj kaj inundoj estas ankaux la kreskigxanta minaco de la Usono, kun kiel provizora apogeo la parolado de Bush, kiu klasifikis la DPRK al la cindro de malico. La penadoj de la Koreanoj por venki cxi tion ili nomas sian duran marsxon. Nia gvidado komencas kun la fotografio de la lasta oficiala renkonto inter la prezidento Kim Il Sung kaj Ludo Martens, la prezidanto de la PVDA (Partio de Laboro en Belgio). Tri jaroj poste Kim Jong Il, filo de Kim Il Sung, estas elektata kiel estro de la Partio de Laboro, unu el la kvar partioj en la Norda Koreio. En 98 li estas ankaux elektata de la popolasembleo gxis cxefgeneralo de la armeo. La gvidistino de la muzeo diras ke sendube oni prenas la usanan minacon tre serioza kaj pro tio la absoluta antauxeco estas la plifortigado de la popolarmeo: Koreio ne estu Afghanistano por la Usanoj, nek Irako, sxi pliklarigas. Sed la armeo estas ankaux aktiva en la konstruado de grandaj infrastrukturoj kiel pontoj, tuneloj kaj vojoj. En la muzeo ni ankaux vidas fotojn pri la maniero kiel la Koreianoj agas kun la du plej gravaj problemoj, nome la nutrajxsituacio kaj la energiprovizado. Por plibonigi la nutrajxsituacion oni komencis inter alie la kulturadon de terpomoj, kokinoj, kaprinoj kaj fisxoj. Post la disfalo de la Sovetio, Koreio spertas grandan energimankon. La homoj komencis haki arbojn por sin varmigi. Kiel reakcio ekvenis programo por la konstruado de dekoj da malgrandaj kaj mezgrandaj hidrauxlikcentraloj. Kaj por kontrauxagi la tererozion oni plantas dek novajn plantojn por cxiu hakita arbo. En la Palaco de la Studado neniu estas tro maljuna por lerni
De la tegmento de la Palaco ni povis vidi kiel sube miloj da lernantoj ekzercas amasan dancarangxon por la 55a naskigxdato de la fondajxo de la respubliko, je la 9a de septembro. Kiel finajxo de la tago ni vizitas la Cirkon de Pyongyango. La mondfama cirko montras al ni neforgeseblan sekvadadon de senspiriga akrobatado, gracia baleto, fleksebleco kaj humoro. |