hejmen

Medicino por la Popolo en Koreio

Free van Doorslaer, 16-07-03

La malsanulejo sin trovas en la mezo de logxkvartalo. La infanoj de la kvartalo sin amuzas sur malgranda ludejo inter la logxdomoj kiam ni alvenas. Kuracisto Andoxan estas la direktoro de la hospitalo. Li bonvenigas nin: "Mi estas nun 62-agxa, mi ankoraux scias kiel estis la situacio dum mia juneco. Kiam mi estis infano, mia patro ne povis pagi por kuraczorgoj. Nun, cxiuj infanoj de Koreio ekhavas la plej bonan sanservon kaj cxi tio estas tute senpaga!"

Joris de Winter en nia grupo estas flegisto, li jam vizitis diversajn triamondlandojn kaj povas kompari: "Cxi tiun nivelon oni ecx ne atingas en la plej bonaj malsanulejoj de Kigali aux Kinshasa."

Ankaux kuracistino Claire Geraerts, de Medicino por la Popolo (GVHV en Belgio) kaj nun ano de nia delegacio, vizitis cxi tiun hospitalon.

Ni demandis sxin poste pri sxiaj unuaj impresoj.

"La unua impreso estas, ke cxio estas tre orda. Sed oni rimarkas tuj, ke diversaj materialoj mankas, kaj ke multo datas el la sepdekaj jaroj. Kio ankaux estas rimarkebla, cxi tie estas pli da servistaro ol cxe ni, do estas ankaux pli da tempo por la pacientoj. Kio ankaux impresis min, estis la murpentrajxoj. Ni vidis kiel pentristo faris belan pentrajxon. Estis edukaj scenoj, pri prevento, pri la funkciado de la renoj, pri la neceso de vakcinado... Estis belegaj bildoj. Cetere oni estis okupanta repentri grandajn partojn de la hospitalo."

Jxus vi diris, ke la Korea Sanservo estas organizata kiel Medicino por la Popolo (GVHV) ankaux sin imagas por nia lando?

"Jes, ni ankaux volas bone organizatan sanservon, kiu donas la plej bonajn zorgojn por la plej malgrandaj kostoj. Tiam oni devas organizi la sanservon en niveloj, kaj cxiu nivelo devas preni nurtion, kion gxi povas fari.

Cxi tiu malgranda hospitalo estas respondeca pri dekdu komunumoj,en tute proksimume 187.000 enlogxantoj. Kiam la homoj malsanigxas, ili iras al la loka centro por la publika sano. Kiam oni ne povas doni konforman traktadon - p.e. kiam homo havas apendiciton - oni sendas la pacienton al la loka hospitalo. Kaj kiam traktas pri p.e. koroperacio, por kio ankaux cxi tiu hospitalo ne estas ekipata, oni irigas lin al la plej bone ekipata malsanulejo.

Cxiu kuracisto en la sancentro estas respondeca por cent familioj. Cxi tio estas bonega sistemo, cxar tiu kuracisto konas tiujn familiojn kaj povas pli bone trakti antauxgarde. Cxi tio estas do la unua nivelo, aux unua linio.

Supre ekzistas en Belgio la dua linio, aux la specialistoj, kaj tute supre la universitatmalsanulejoj.

Kio okazas cxe ni, estas ke cxiu povas iri al specialisto aux al universitathospitalo. En multaj okazoj nenecesa.

Tiamaniere oni alvenas en specialigatajn instituciojn por simplaj traktadoj kiel akusxo aux apendicito. 'Pro kio ili trosxargxigxas.' Normale universitathospitalo , kiu disponas pri la plej bonaj specialistoj kaj ekipajxo, devus dedicxi sin nur al la malfacilaj okazoj. Sed por tiuj nun restas malmulte da tempo. Tio signifas grandega malsxparo de mono kaj kuraciloj. Kaj estas la laboristoj kiuj pagas gxin, per la Sociala Sekureco.

En Belgio ni (GVHV) solvis la problemon de la unua linio per nia sistemo de certaj prezoj. Sed ne la dua kaj la tria linio, cxar ni ne povas influi tiujn."

Vi iris al aliaj triamondlandoj. Cxu vi povas fari komparon?

"En 1989 mi estis en Burkina Faso. Tie ekzistas privatmedicino. Cxiu kiu posedas monon, povas ekhavi prizorgadon. En la hospitaloj estas granda mizero: ne puraj litotukoj, malbona medicina materialo, kaj la mangxajxo por la paciento devas esti prizorgata de la familio mem.

En 2001 mi estis en Kubo. Tie estas la mem sistemo kiel en Koreio Sed kiom mi povas jugxi, en Kubo oni estas pli bone ekipita."

Kiel vi pensas pri la tradicia medicino, kiu ankaux cxi tie estas aplikata?

"Pro la manko de kemiaj medikamentoj ili emfazas la tradician plantmedicinon, akupunkturon, ktp... Cetere en la fakultato medicina la studentoj ekhavas kurson en la tradicia kuracarto.

En la hospitalo kiun ni jxus vizitis, estis 500 litoj. La direktoro asertis, ke ili povas helpi 70 gxis 80 percentojn de la pacientoj pere de la tradicia kuracarto. Ili uzas akupunkturon por elartikigataj piedoj kaj stomakulceroj, li rakontis."

Kion ni donacis al la hospitalo?

Ni kunportis speciale materialon por anestezo. Ili tre gxojis pri gxi. Cxar en la operaciejo ne ankoraux ekzistis monitorkontrolo. La paciento estis atentita de stetoskopo."

hejmen