La kontrauxulojn de fasxismo oni ja honoras cxi tieFree Van Doorslaer, 17-07-2003
Cxu iu scias kie en Belgio sin trovas tombejo kie oni honoras kontrauxulojn de la fasxismo? Aldonu, vi ne scias. En nia lando tiuj kiuj batalis kontraux la fasxismo jam delonge estas forgesitaj. Tute finita. Anstatauxe novaj fasxistoj estas prezentataj en la elektodebatoj, kvazaux nenio okazis. Ne tiel en Koreio. Japanio estis fasxisma aliancano de nazi-germanio kaj okupis Koreion. La korea rezisto al tio estis gvidata de Kim Il Sung. Multaj el liaj batalamikoj kontraux gxi estas enterigxitaj sur montetflanko apud Pyongyango kaj estas honorigxataj de cxiuj. Virino en tradicia vestoj gvidos nin cxi tie, digna, korekta kaj sen falsa patoso. La tombejo estis reordigita en la nunan formon en la sepdekaj jaroj. Kaj ankaux cxi tie cxio enhavas simbolecon. De la loko la elvido sur Pyongyango estas belega. De cxi tie la herooj de nia kontraux-japana milito tamen havas belan elvidon sur la liberigita kaj revivigxita Pyongyango, la gvidisto de la tombejo eksplikas. Cxiu el la centoj da tomboj ekhavis malsaman bronzan buston. "Ni ege penadis por post multaj jaroj revivigi iliajn verajn mienojn, tiel ke ni povis konstrui la bustojn vere rekoneblaj." Ankaux pli juna frato de Kim Il Sung estas enterigxita cxi tie, mortinta en 1936, post torturadoj en la malliberejoj de la japana okupanto. Diversaj familianoj de Kim estis ankaux en la rezistado. Kion ni ankaux rimarkas, estas la granda nombro da junuloj kiuj estas hodiaux cxi tie. "Jes, cxi tien venas multaj junuloj, cxar ni volas eduki nian junularon en la sama spirito de rezisto kontraux la maljusteco kaj en la samaj idealoj de ofero kaj sindono al la popolo kiel cxi tiuj herooj." Niaj okcidentaj oreloj ne estas kutimaj al cxi tiu, sed la virino disradias sincerecon kaj dignecon, per cxiu vorto kiun sxi diras. Tute supre tronas, kiel centrala monumento, flago de diversaj metroj largxa, en rugxa granito. Sin trovas multaj bukedajxoj. Nia delegacio ankaux metos florojn tie. Je la adiauxo ni parolas kun la gvidisto de la tombejo pri nia batalo en Euxropo, pri kiel niaj herooj de la popolo ne estas honorigxataj, sed forgesitaj. Sxi donas nin mesagxon de optimismo: "Kunigu niajn penadojn, por igi cxiujn landojn de cxi tiu mondo liberaj kaj sendependaj." |