Cxe la koreaj informatikinteligentulojTony Fonteyne, 16-07-2003 La tuta mondo laboras kun komputiloj, retajxoj, interreto... Cxiu devas kuniri. Cxu la DPRK, pri kiu oni diras ke gxi cxirkauxbaras sin, perdas cxi tiun okazon? Kun multaj demandoj kaj altaj atendoj ni iris al la Kim Il Sung lernejo en la cxefurbo. Kion ni vidas kaj auxdas tie povas konvinki nin ke cxi tiu lando ne planas postresti. Antaux ol kaj precipe la institucio ne estas 'normala' lernejo, de socialista elitlernejo. Cxi tie studas lernantoj inter 6 kaj 21 jaroj kiuj estis rekrutigitaj kaj selektitaj el la plej bonaj komputilamantoj de la tuta lando. Multaj junuloj restadas en la internulejo de la lernejo. Ili ekhavis edukon en diversaj komputillingvoj kaj en la konstruado de retajxoj kaj interreto. Cxiu havas propran komputilon. Matene ili ekhavas praktikajn ekzercojn kaj ankaux anglajn lecionojn kaj matematikon. La registaro de Koreio estas tre certa pri la informatikigado de la socio. Tial oni volas unue eduki generacion da junuloj gxis veraj specialistoj. Kaj pro tio cxi tiu lernejo. Cxar tiuj junuloj disvastigxos en la landon por estri novajn lernejojn en kiuj informatikuloj estos edukataj. Miriga niveloLa komputilojn kiujn ni povas vidi, estas suficxe fresxdataj tipoj. La plejmulto funkcias kun MS Vindozoj, kelkaj komputiloj kun la senpaga Linux-sistemo. En la proksima futuro ni volas turni pli al Linux, diras la direkoro. Laux Rene, nia informatiko instruisto en la delegito, la nivelo de la koreaj lernantoj cxi tie estas mirige alta: lernantoj de 12, 13 jaroj jam atingas la nivelon de komencanta studento je universitata nivelo de Belgio. Nekredeble! Demandinte lernanton kiun li planas fari kun sia akirinta kono, li respondas spontane: "Mi volas disponi kaj uzi mian konon je la servo de la prospero de Koreio, la scienco kaj la tekniko." Kun tiu sinteno kaj ankaux kun la arangxojn faritaj de la popolregistaro, ni kredas ke Koreio ne maltrafos la informatiktrajnon. Por aux kontraux socialista elito?Frans De Maegd Diversaj partoprenantoj demandis nin, kauxze de nia vizito al la komputillernejo, la elementa lernejo numero 4 kaj la infanpalaco: cxu ni vidas cxi tie eliton? Mi pensas, ke la respondo estas jes, kaj tio ne estas problemo, se traktas pri socialista elito! Vere, cxiu socio bezonas eliton sur la terenoj de scienco, arto, kulturo kaj sporto... Tio jam estis en la sklavosocio - pensu pri Plato kaj liaj dialogoj kun Sokrates - kaj en la feuxda kaj kapitalisma socio. En la kapitalisma socio la burgxaro rekrutigas sian eliton unualoke el sia propra klaso. En niaj universitatoj la majo-68-anoj batalis por la malfermo de la universitato ankaux por la infanoj de la laborista klaso. En tiu tempo nur 13 procentoj de la universitatstudentoj devenis de la laborista klaso. Hodiaux cxi tiu elcento estas mem pli malalta. Kompreneble endogamio kulturas plimalricxecon kaj dekadencon. Pro tio nia burgxaro rekrutigas, laux siaj ekonomiaj kaj politikaj necesoj, junulojn el la popolklasoj kaj mem el la tria mondo kaj la antauxaj socialistaj landoj. La plejmulto de cxi tiuj junuloj perfidas post nelonge siajn klasdevenojn kaj estas akceptitaj en la burgxarmondo por servi la kapitalismon. Kiam la laborista klaso havas la povon, sxi devas eble plej rapide formi propran eliton. Cxar la plidauxra uzado de la malnova elito, subfosus la socialismon. Tiamaniere militistaj ekspertoj kontrauxlaboris kaj subfosis la konstruon de la Rugxa Armeo en la juna Sovetio. La malavantagxo estas, ke je la formado de laborista sxtato, ankoraux ne ekzistas laborista elito, kiu povas transpreni la povon je cxiuj terenoj. Gxuste tial ke la grandega plejmulto de la logxantaro, certe en landoj kiel Rusio, Cxinio, Koreio, ne havis permeson al pli alta edukado kaj postenoj en la sektoroj de scienco, kulturo kaj sporto. La granda avantagxo estas ke la laborista klaso kune kun la aliaj klasoj de la logxantaro - kaj certe la farmistoj en la tria mondo - konsistigas la plejmulton de la popolo; la socialista sxtato do povas cxerpi el enorma potencialo por krei novan socialistan eliton je la servo de la socialismo kaj je la servo de la popolo. Tiamaniere tio okazas en la socialistaj landoj. Kaj kun sukceso. Sovetio neniam estus kapabla venki nazi-Germanion kaj Usonon kaj superi je multaj terenoj de scienco, kulturo kaj sporto, se ili ne havus povi formi cxefajn personojn, kiuj devenis el la popolamasoj. Eminentuloj kiuj metis sin je la dispono de la sovetia sxtato. Artistoj kiel Sjostakovicx kaj Prokofiev, sciencistoj kiel Kalachnikov kaj Tupolev, ili estis kontentaj kun normala salajro kaj kelkaj avantagxoj. En Koreio kaj hodiauxa Kubo ni vidas la samanLa elementa lernejo nro 4 - kaj nro 1, kiun mi vizitis en 1990 - certe ne estas mezaj lernejoj. Se estus nur por ke ili kutimas akcepti eksterlandajn gastojn. La faritajxojn kiujn ni vidis de cxi tiuj infanoj estis ege altaj kaj tio ne povis esti avaragxo ecx ne por socialista lando. Versxajne estas lernejoj al kiuj la pli bonaj lernantoj, rekrutigitaj de el aliaj lernejoj, estas senditaj. Ili estas certe ne 'elitlernejoj' de infanoj de kadroj de la Partio kaj de la sxtato. Certe ne estas privilegio kiu devenas el la stato de la gepatroj, cxar alie cxi tio tuj kondukus al intelekta malricxecigxo. En la infanpalaco estis tute klara, ke traktas cxi tie pri selekto da pli ol 5000 infanoj de la fundamentaj lernejoj en Pyongyango, kiuj posttagmeze, post la lekcionoj en la 'normalaj' lernejoj, ekhavas specialistan sport-, art- aux sciencan edukadon. Sed vidante la superajn rezultojn oni ja devas konscii, ke cxi tiuj junaj lernantoj ne povus atingi tiel rapide, tiel altan nivelon, se la nivelo de la elementa edukado ne estus tre tauxga. La kontribuo de la socialista elito al la formado de cxi tiuj rezultoj devas esti grandega. Do estas dialektika procezo, de el la plejmulto, minoritato estas elektata, edukata, por ke cxi tiu malplimulto poste povas plialtigi la nivelon de la tuta popolo. Komunistoj do ne estas por absoluta egaleco, kiu signifus la morto por la evoluo de la socialismo. Socialismo en kiu estas sociala kaj politika egaleco, tio estas la celo. "Unu por cxiuj, kaj cxiuj por unu," oni diras cxi tie en Koreio. |