Renkonto kun eks-aktivuloj, liberaj post multjara malliberigo en Sud-Koreio.
Hodiaux, mardo 22 julio, ni renkontas tri maljunajn aktivulojn, kiuj estis dum multaj jaroj en malliberejo en Sud-Koreio, kie oni provis politike rompi ilin kaj 'konverti'. Ili restis fidelaj al siaj konvinkoj kaj antaux kelkaj jaroj ili povis reiri al la Popolrespubliko. Kiel ni povis sperti cxie oni kondutas ilin kun multe da respekto. Kiam ili envenas oni regalas ilin kun grandega aplauxdo. Antauxe ni estis donintaj serion da demandoj, al kiuj ili nun estos respondantaj.
Ri Du Gyun: "Unue mi kore bonvenigas vin. Via cxeesto cxi tie signifas por la korea popolo kuragxigon, batali por la unuigxo kaj kontraux la usona imperialismo.
Mi naskigxis en suda provinco kaj havas nun 74 jarojn. Dum 19 jaroj mi estis en malliberejo en Sud-Koreio. Vi volas scii kiel tiuj malliberejoj aspektas. Nu, en Sud-Koreio trovigxas 40 malliberejoj por politikaj malliberuloj. La karceroj estas tre malgrandaj, la longeco estas same longa kiel cxerko. Dum la somero estas varmega kiel en sauxno kaj vintre estas malvarmega kiel en glacisxranko. En nia malliberejo estis 13 personoj kiuj devis decidigi nin sxangxi nian konvinkon.
Estis torturoj. Oni donis nin elektrajn skuojn, igis nin trinki multe da akvo kaj alia speco da torturo estas kiel ni nomigxis: 'la rostita kokino'. Oni kunligas brakojn kaj piedojn kaj pendas nin al stango kaj tiam ili povas piedfrapi nin sur la dorso kaj la stomako. Kaj estas la torturo kun pipro dum kiu oni metas vin en frizejsegxon, ligas tukon antaux via nazo kaj igas vin trinki akvon kun pipro. Okazis min diversaj fojoj. Sed anstataux pluvivi cent jarojn en malhonoro, mi preferis morti kiel digna soldato de Kim Il Sung.
Sed la fizikaj torturoj cxiam kuniras kun psikaj. Ili sendas religiuloj al vi kun la celo konverti vin. Sed kio estas vere nesuferebla estas la klopodoj kunlaborigi niajn familianojn kaj amikojn por sxangxi nian konvinkon. Tiele enkarcerita partiano ekhavis viziton de sia patrino. La patrino petegis lin forlasi lian konvinkon. Nia kamarado sentis kvazaux sia koro rompas. Sed li restis fidela al la jxuro servi sian patrolandon kaj li tenis sin staranta.
Tiele ni vivis dum jaroj, inter vivo kaj morto.
Vi ankaux demandis kio estas la fonto de nia revolucia moralo, kiu igis nin rezisti restadon en koreaj malliberejoj dum dekoj da jaroj. La revolucia kredo povas diferenci de kamarado al kamarado, sed gxi tamen estas tute sama.
Unue kaj antaux cxio ekzistas la fido en nia lando kaj gxia gvidanto, kio fondas sin sur la sukceso de la revolucia laboro. Kiel studanto mi renkontis Kim Il Sung. Li vizitis la universitaton en 1958. Mi estis cxefo de grupo da studantoj kiuj kunlaboris al pligrandigo de iu rekreaciparko. Estis la jaroj en kiuj Pyongjango devis esti rekonstruata. Kim Il Sung alvokis nin, ke cxiuj kunlaboru al la rekonstruado de la urbo. Ni faris foton tie kaj tiun foton mi ankoraux cxiam havas kun mi kiel familitrezoro. Kiam mi rigardis gxin, mi vidis la brilantan futuron de nia lando antaux mi.
Dua fonto de mia revolucia konfido estis la konvinko, ke la socialismo en nia lando estos venkanta. Post la disfalo de la Sovetio la usanaj imerialistoj kaj la reakciuloj en Sud-Koreio lauxte aplauxdis. La sudkorea prezidento komparis nian landon kun aviadilo kun paneo. Plej frue en unu monato aux maksimume en 1 gxis 3 jaroj gxi krasxus. En la malliberejoj la klopodoj rompi niajn konvinkojn estis plimultigitaj: "Kion vi ankoraux atendas? La socialismo disfalis. Nur Nord-Koreio ankoraux estas socialista. Estas pli bone kiam vi nun sxangxas vian opinion, antaux estas tro malfrua." Neniun momenton ni dubis, cxar ni sciis ke nia socialismo ne estas la sama de tiu de Euxropo. Ni respondis ilin: "Nia popolo mem elektis la socialismon kaj en nia lando estas multe pli granda politika stabileco kaj unueco inter la popolo, la armeo kaj nia gvidanto."
Tria fonto de revolucia moralo estas la amo por la kamaradoj, la amikoj kaj la familio. Multe da niaj kamaradoj mortis pro la vundoj, pro malvarmo kaj mankoj. Mi do ne povis malhonori ilian memoron, mi do ne povis perfidi ilin! En la malliberejo estis granda amikeco, ni ege subtenis unu la alian. Mi donos ekzemplon. Unu el niaj kamaradoj havis tre malpuran vundon, li estis jam ege malfortigxita. Sed la malamiko rifuzis prizorgi la malsanan kamaradon. Ni protektis lin, ni prenis ferdraton kaj akrigis gxin sur la planko. Kaj tiel ni povis forigi la puson el la vundo. Tiel ni povis savi mortantan kamaradon.
Ankaux, por miaj kvar infanoj mi ne povis montri min kiel perfidulo, tio ankaux plifortigis min.
Niaj malamikoj neniam sukcesis rompi nin kaj nun ni estas en la brakoj de nia patrujo. Neniam ni antauxvidis ke ni iam revenus en nian socialistan patrujon, cxar ni estis kondamnitaj gxismorte. Cxi tio estas escepta en la historio. Dum la superrenkonto inter la gvidantoj de Nord- kaj Sud-Koreio je la 15a de junio 2000, oni interkonsentis pri la longedauxraj malliberuloj. Kaj tiam ni estis liberigxitaj. Post 20 jaroj mi ne plu rekonis mian edzinon kaj infanojn! Kiel estas tio por la kamaradoj kiuj estis enkarceritaj dum 30 aux 40 jaroj?
Nia reveno en la patrujon estis neforgesebla: lauxlonge de la vojo de Pan Mun Jon al la Koryohotelo en Pyongyango oni svingsalutis nin.
Kiam mi estis liberigxita el la sudkorea malliberejo, neniu el mia familio atendis min tie. Mi devis serxi postenon tie kaj mi trovis laboron: mi devis specigi mastrumajn rubojn. Sed nun mi havas tre felicxan vivon cxi tie, sen materiaj zorgoj.
Gxis hodiaux ni cxiam restas soldatoj de la revolucio, kun la animo de sinmortiga sturmotacxmento, por, se necese, defendi la revolucion kun nia vivo."
Choe Ha Jong estas 76 jara. Li sidas rekta en sia segxo.
"Vi volis scii, kiel estas la vivo en Sud-Koreio. Mi restis dum 36 jaroj en malliberejo kaj post mia liberigxo mi ankoraux vivis 2 jarojn en Sud-Koreio. Nu, mia opinio estas, ke Sud-Koreio estas nur kolonio de la Usono. Mi pensas, ke vi konas la metodojn de la koloniismo. Tuj post la dua mondmilito la usonanoj kondutis kiel okupantoj de Sud-Koreio. Ili formis armeon kaj polican servon kun homoj kiuj antauxe servis sub la japana okupado. La plej gravaj funkciuloj ekhavis edukojn en Usono aux Japanio. Speciale tiuj kiuj servis cxe la sekreta polico sub la japana okupado ekhavis la plej altajn postenojn. Cxiuj tiuj homoj estis perfiduloj kiuj estis subtenintaj la japanan okupadon. Normale tiuj devis esti likviditaj tuj post la milito, sed la Usono gxuste elektis cxi tiujn homojn por konstrui sian estradon en Sud-Koreio. Ilia pensmaniero estis japana sub la japana okupado kaj usona sub la usona okupado. Sur politike ideologia tereno ili estis dekstraj ekstremistoj.
Dum la japana okupado nia lando konis preskaux duon-feuxdan sistemon. Estis malmulte aux ne da industriigo kaj ne ekzistis kapitalistoj. Post la (korea) milito de '50-'53, la kapitalismo rapide disvolvigxis, subtenita kaj garantiita de la japana imperialismo. Ili transprenis la potencon. Nun estas la dua, tria kaj ecx la kvara generacio de cxi tiuj homoj kiuj regas.
Ili estas nur malgranda parto de la popolo. Sed la Usono donis ilin fortegan armilon: la Legxo sur la Nacia Sekureco. Multaj sudkoreanoj diras, ke tiu legxo estas nedisigebla de ili. Cxi tiu legxo estas konata pro tio ke gxi forprenas de la homoj la rajton sur libera opinio. Oni nomas nin longdauxraj malliberuloj, kiuj ne sxangxis ilian konvinkon. Nu, kelkaj el ni estis enkarceritaj dum 45 jaroj! Cxu vi tiokaze povas paroli pri demokrataj liberecoj, pri humanismo?
La sudkoreana socio estas socio sen animo, la unanura graveco estas mono. La korupto estas cxie. La Nacia Popolasembleo estas nur teatro kun personoj kiuj nur avidas al rapida pliricxigxo. Cxe elektoj vocxoj estas acxetataj. En Sud-Koreio ekzistas kanteto pri: se vi investas 5 miliardojn da wonoj en via elekto, vi gajnos, se vi investas nur 4 miliardojn, tiam vi perdos.
Normalaj homoj ne povas investi tiom da mono por esti elektataj. Ankaux la postenoj en la alta estrado estas konsiderataj kiel rimedo por rapide pliricxigi sin. Ili devas fari tion dum la periodo en kiu ili okupas tiun postenon por poste certigxi pri kvieta vivo. Ankaux en la armeo vi vidas tion: 100 milionojn da wonoj - proksimume 90.000 dolaroj - oni devas havi se vi volas farigxi generalo.
Sur ekonoma tereno la monopoloj regas. Nur la plej grandaj monopoloj postvivas, la pli malgrandaj mortigxas. Krom tio diversaj eksterlandaj monopoloj tenas la sudkoreanajn monopolojn en sia povo por malmultekoste akapari ilin. Tiamaniere Daewoo disfalis en '98-'99. Pro la fuzioj de monopoloj multaj laboristoj farigxas senlaboraj. Oni trovis ilin, dormantaj en la metroo aux en la parkoj. Ecx la titolo de kuracisto estis acxetebla. Ekaperis artikoloj en la sudkorea gazetaro, ke kuracistdiplomoj estis venditaj de neekzistantaj usanaj universitatoj.
Oni konas okazojn cxe kiuj grave malsanaj pacientoj estis refuzitaj en la hospitaloj pro tio ke ili ne havis suficxe da mono, aux cxe kiu malsanuloj estis garantiuligitaj cxar ili ne povis pagi ilian malsanulejkonton."
Son Song Mo havas 77 jarojn kaj naskigxis en suda provinco
"Mi restis dum 31 jaroj en malliberejo. Pro tio ke mia frato estis aktiva en organizo kiu defendas la korean unuigxon, li ankaux alvenis en malliberejon. La sekvo estis, ke neniu el la familio ankoraux povis ekhavi postenon. Ecx kun cxiuj diplomoj ili ne sukcesis. Tiam oni prilaboris niajn familianojn kaj sendis ilin al ni. Ili vizitis nin en la malliberejo: "Patro, pensu do pri la futuro de via familio, mi ne povas ekhavi laboron pro vi. Se vi nur konsentus, la problemoj por la familio cxesus." Sed mi ne povas iri tiun vojon. Cxar post tio mi ne plu povus havi dignan vivon.
Oni ankaux sendis mian maljunan patrinon al mi. "Cedu do vian konvinkon, la tuta familio suferas pro vi." Mi ne povis reteni miajn larmojn kaj ankaux mia patrino ploris. Mia koro rompigxis. Sed tamen mi ne povis konsenti.
Poste, la militista diktaturo estis anstatauxigxita de civitana registaro. Sed malmulto sxangxis. Ecx dum Kim Dae Jung ekestis problemoj, kiam oni volis starigi sindikatojn. Sed malgraux la kontrauxlaboro de la registaro de la Sudo, ekestis dinamika sindika movado. En la komenco ilia batalo estis por nura transvivado, kontraux la kontrauxlegxaj maldungoj. Sed kontraux la fino de la okdekaj jaroj ekestis, en la profundo de la sindiko, la Komitato por la reunuigxo de la lando. Ankaux la instruistoj volis establi sindikon, ankaux ili spertis akran kontrauxlaboron, en la klaso ili ne havis la rajton diri ion kontraux la usona okupado. Pro tio ili volis fondi instruistsindikon. Ankaux la Federacio de la Junuloj estis akre subpremita de Kim Young Sam (tiama sudkorea prezidento). La studantoj pli kaj pli batalis por la unuigxo kaj kontraux la usona okupado.
Vi demandis ankaux kiel vi vidas la unuigxon de la lando.
Nu, tiu unuigxo de la nacio estu brila. Per la renkonto inter la du Koreioj je la 15a de junio 2000, la sudkorea popolaro unuafoje ekhavis impreson de Kim Jong Il. Multaj diris: "Ni vivis por nenio gxis nun." La unuigxo venos sub Kim Jong Il. La popolo volas vivi en paco kaj unueco kaj oni volas forpeli la Usonon, kiu gxenas cxi tiun proceson de unuigxo. La konsciigxo, ke nur sen la Usono oni povas atingi la unuigxo, donas nin neelcxerpeblan forton.
Kiam Usono plidauxras subpremi la movadon, kaj ankaux kiam ili provokas novan militon kontraux la popolrespubliko, gxi povas kauxzi multajn viktimojn, sed finfine la usonanoj estos pereigi sin mem. Ni jam havis multe da pacienco gxis nun. El nia grandega kredo en la unuigxo mi cxerpas multe da forto.
Mi tial deziras ke vi kunsubtenos la Movadon de la Popoloj por la Unuigxo de Koreio kaj dauxrigos la solidarecon kun la batalo por tiu unuigxo.
Mi kore dankas vin."