Proksimume cent kilometroj sude de Pyongyango, en tre fruktodona agrikultura regiono trovigxas Sincxono. La urbo estis, dum la korea milito, atestanto de teruregaj masakroj. De la 17a de oktobro gxis la 7a de decembro - 52 tagojn dauxris la okupado - murdis cxie tie usonaj soldatoj 35.383 burgxojn. Tiuj unuecoj estis komanditaj de leuxtenanto Harrison. Signifoplena eldiro de li trovigxas en la ekspozicio de la memorloko: "Arestu kaj murdu cxiujn komunistajn monstrojn, iliajn familianojn kaj simpatiantojn..." Tie kie la Usonanoj tiam havis sian komandodomon, nun estas instalata militmuzeo. Fotoj, oficialaj dokumentoj, amasoj da personaj objektoj de viktimoj, atestantoj de la kruelagxoj de la usonaj soldatoj. Ili ne distingis inter infanoj kaj adultoj, viroj aux virinoj. Mem vilagxanoj, kiuj opiniis ke ili ne devas timi, por ke ili ne estis farintaj ion malbonan, estis mortigitaj. Ni vizitis du subterajn deponejojn apud la muzeo, kie tiam 910 koreanoj estis forbruligxantaj. La brulbrunigitaj restajxoj ankoraux gluigxis sur la plafono.
Jong Kun Song havis tiam ses jarojn. Kune kun du aliaj infanoj li eskapis la inferon. Nun li estas gvidisto cxi tie kaj li rakontas pri siaj spertoj al la multaj vizitantoj: "La infanoj kaj beboj estis forprenitaj de siaj patrinoj kaj kunportitaj en unu granda deponejon, cxi tiu, kie ni staras nun. Por ke ili kriis lauxte, la usonaj soldatoj donis al ili petrolon por trinki. Post kelkaj tagoj ili revenis kun benzinladskatoloj, transversxis la infanojn kun petrolon kaj ekbruligis la fajron. Mi trovigxis en tiu angulo. Mi ne estis morta kaj povis rampi eksteren, kie iu vilagxano trovis min." Li demandis nin atesti en nia lando pri cxi tiuj kruelajxoj kaj sin peni por la reunuigxo de ilia lando. Cxar la korea popolo ne povas vivi kun la prezento de la usonaj imperialistoj sur la korea duoninsulo.
La 7a de decembro la popolgerilo sukcesis en forpeli la Usonanojn el la regiono kaj la kruelajxoj finigxis. En 1952 esplorgrupo de la Internacia Unuigxo de la Demokrataj Juristoj kaj Virinoj venis cxi tien kaj faris raporton pri la usonaj militkrimoj por la UN.
En 1988 kaj en 1991 ankoraux du masakroj estis trovitaj.
Ni montris nian kunvivon al la viktimoj per saluto kaj floroj al la tri tombomontetoj. En unu el ili trovigxas 102 infanoj pri kiuj la gvidisto rakontis, en alia estas la restajxoj de 400 virinoj, kiuj suferis saman sorton kaj en la tria 5644 viktimoj estis enterigxitaj.
Intertempe centoj da Koreanoj estas atendantaj viziton al la muzeo, auxskultante poemojn. Oni ne forgesas la pasintecon cxi tie.