Kiel fino de nia vojagxo en Koreio ni vizitas la Muzeon de la tri Revolucioj. Parolante en Koreio pri la tri Revolucioj, oni intencas la ideologian, la teknologian kaj la kulturan Revoluciojn.
En la ses pavilonoj enormaj realigoj de la lastaj 50 jaroj estas montrataj. Realigoj sur la terenoj de la peza kaj malpeza industrio, sur la terenoj de la elektroniko, la agrikulturo, la novaj teknikoj kaj la disvolvigxo de la Juche-ideoj.
Laux la Juche-ideo, la homo estas la kriterio de cxio kaj li estas mastro pri cxio. Kim Il Sung nomis la popolon sian dion.
La teknologia Revolucio sin apogas sur la propraj eblecoj: Koreio provas memkontentigi sin sur cxiuj terenoj. Cxar tro ofte la Koreanoj estis lasitaj en embaraso.
La agrikulturo estis pligrandigxita depost 1953, la fino de la korea milito. En 1958 pli ol 95% de la agrikulturo estis organizita en kooperativoj. Gxis la naturkatastrofoj en la 90-aj jaroj, Koreio produktis suficxe da nutrajxoj por la propra popolaro.
La peza kaj malpeza industrio estis ankaux pligrandigxitaj depost 1953. Inter 1956 kaj 1970 la tuta lando estis elektrigata. Sur granda didakta karto en la muzeo oni povis sekvi la pligrandigi de la nombro da la centraloj. Oni estas suficxege okupanta kun la pligrandigo de la nombro da malgrandaj kaj mezgrandaj hidrauxlikaj centraloj. Cxi tiu estas unu el la rimedoj por kontrauxi la energimankon, kauxzita de la bojkoto. Apude la karboelfosado estas la plej grava fonto de energio, cxar Koreio ne posedas oleon. Aliaj krudmaterialoj pri kiuj Koreio disponas, estas magnezio, fererco kaj mangetito. De magnezio oni diras ke Koreio posedas ecx 60 procentojn de la mondreservajxoj. Ankaux oni disponas pri kaolino de alta kvalito. Sen bojkoto Koreio certe havas la eblecojn plue evolui.
Je teknologia tereno Koreio ankaux estis suficxe sukcesplena. Pensu nur pri la sukcesa lancxado de satelito en 1998.
Kal sur kultura tereno speciale la resultatoj de la instruado frapas la okulojn. La instruado estas senpaga kaj de alta nivelo. La alfabetigo estas kompleta. Libroj, teatro, filmo kaj muzeo estas malmultekosta aux senpaga. Diversajn fojojn ni mem vidis la altnivelajn farojn en la lernejoj, en la junularpalaco kaj per televido.
La permanenta Revolucio sur cxi tiuj tri terenoj faris de Koreio fieran kaj nedependan landon, kiu energie prilaboras la problemojn kune kun la 22 milionoj da enlogxantoj. Kaj cxi tio dum la usona superforto cxion faras, per ekonomia bojkoto kaj sencxesa militista minaco, pereigi kaj subigi cxi tiun landon.
Koreio meritas pro tio ne nur nian respekton, sed ankaux nian subtenon en ilia batalo por la plia evoluo de ilia lando kaj en ilia penado por reunuigi Nord- kaj Sud-Koreion, la deziro de cxiu Koreano.
Koreio estu unu! Djoseunum Hanada!