hejmen

Antaux 35 jaroj la Pueblo estis alkrocxita

Mario Franssen, 22-07-2003

Je la 23a de januaro 1968 la spionadosxipo USS Pueblo estis alkrocxita. La 83 anoj de la homekipo estis arestitaj. Unu el ili estis mortita, kiam li volis kapti sian armilon. La tiama usona prezidento Johnson deklaris al la tuta mondo ke la Pueblo estas civila esplorsxipo, komisigxita en internaciajn marojn. Kion li ne sciis tiam, estis, ke intertempe la homekipo subsignis konfeson, en kiu sxi konsentis ke sxi spionas kaj ke la sxipo sin trovis en koreaj akvoj dum la korea agado. Poste, Johnson ankaux deklaris, ke la Koreanoj murdis usona-oficirojn. Ankoraux mensogo. Tamen la Usonanoj minacis per konflikto kaj sendis sian militsxiparon en la direkton de Koreio. Sed la Koreanoj ne estis cedemaj. Dum gazetara konferenco je la 9a de septembro en Pyongyango, la 82 enkaptitaj usonaj marinfanterianoj alvokis sian prezidenton, zorgi pri sendangxera hejmeniro.

Je la 23a de decembro do okazis tio, kion la Koreanoj jam dum longa tempo demandis: la Usono ofice konfesis sian spionagadon kaj malobservadon de la teritoriajn akvojn kaj promesis neniam plu fari cxi tion. Kopio de la dokumento oni povas vidi sur la boato. La saman tagon la 82 kaptitoj estis liberigxitaj, nevunditaj kaj sanaj. Ankaux la korpo de la morta soldato estis rehejmigita. La USS Pueblo postrestis kiel trofeo kaj estas rigardebla al la kajo en Pyongyango. Oni povas vidi cxiun tiaman spionadaparaturon. Kiam ni estis tie, estis ankaux multe da interesigxo de Koreanoj, junaj kaj maljunaj. Kaj ankoraux cxi tio: La Usonanoj ankaux cxi tiun fojon ne plenumis sian promeson: je la 17a de decembro 1994 la Koreanoj paffaligis usonan helikopteron en sian aerspacon.

hejmen