hejmen

Per belgaj okuloj
rigardi la korean arton

Lieve Dejonghe, 30 julio 2003

Brodajxo, kulptajxo, ceramiko kaj pentrajxarto en tradiciaj kaj moderna korea stilo, tio estas kion la Muzeo de la Historio oferas.

Cxar antauxe oni plej ofte pentris sur silko, kaj cxar silko estas lumsentiva, en la muzeo pendas precipe kopioj. Kion mi plej multe admiras cxe koreaj kaj cxinaj pentrajxoj estas la facilaj, virtuozaj linioj. Kaj tiujn oni ne povas kopii. Bedauxrinde. Sed farbuzadon kaj komponajxon oni povas ja kopii kaj ankaux tiuj estas majstraj en cxi tiuj koreaj verkoj. Per kelkaj penikstrekoj ili kaptas la karakteron de kano, birdo, floro, vilagxo aux la kampara vivo. Plej ofte sen antauxdesegno kaj tamen gxi staras cxiam sur la gxusta loko. Ecx kiam ses paneloj formas unuecon, la komponajxo estas gxusta. Estas impona. Sed en cxi tiu muzeo sin trovas antaux cxio nuntempa, realisma arto, kiu servas la propagandon. Kvalite oni povas diri ke preskaux tutaj verkoj estas pentrigxitaj de tre talentaj artistoj. La pentrajxo sur kiu Kim Il Sung staras inter blankaj kokinoj estas belega.

Kelkfoje estas emo al troigo en koloruzo kaj lumefikoj, por plifortigi la mesagxon, pro kio farigxas kicxa: tro intense orangxaj kolornuancoj, tro multe da reflekso, tro akra realismo en la vizagxoj Tiun oni observas cxe la pentrajxo sur kiu Kim Il Sung sin trovas inter la raportistoj kaj la homoj. Plezurigas min ke en la muzeo estas kaj hodiauxa tradicie pentrita arto kaj hodiauxa realismo. Ambaux estas samvalore instruataj kaj aplikataj hodiaux. Kelkfoje ambaux stiloj estas aplikataj kune en klera maniero, kiel cxe "La knabino, vadante tra la akvo kun du bubaloj kaj pajlopakegoj".

Apud la propagandarto estas ankaux pejzagxoj. Kiel pentristo mi demandas cxu estas ankaux senvivnaturajxoj. La gvidisto respondas, ke tiuj ja estas en la konservejo sed nun ne videblaj.

En libroj mi trovis ankaux bonan ne-propagandan arton. Mi tute ne volas demandi pri abstraktan arton, cxar mi sentas ke tio ne apartenas al la naturo de cxi tiuj homoj.

hejmen