hejmen

Patrindomo kun 2030 cxambroj

Marthe Franssen, 16-07-03

La Koreanoj havas energian rapidon. Cxi tiun posttagmezo ni plirapidigis niajn pasxojn en la direkton de Patrindomo. La energia direktorino de la moderna patrindomo de Pyongyango antauxiras nin kaj nia grupo postkuras sxin, sur la belegaj mozaikaj floroj, lauxlonge de la 2030 cxambroj...

La patrindomo naskigxis en 1980, post konstruperiodo de 9 monatoj. Se tio ne estas koincida!

Depost tiam gxi estas tute je la dispono de cxiu graveda patrino kaj tute senpaga.

Unue ni alvenas en vizitcxambron. Por ekskludi infektojn la jxus akusxantaj patrinoj povas ekhavi nur virtualan viziton: pere de filmkameraoj kaj telefono ili povas ekhavi gratulojn. Kompreneble ni volas provi cxi tion kaj vidu! En televidilo aperas patrino kun bebeto en la brakoj.

Ni kuras plue kaj zigzagas tra cxambro de dentisto, naz-gorgx-orelkuracisto kaj okulkuracisto. La virinoj kiuj restas cxi tie povas konsulti ilin, sed ankaux aliaj, kiuj ne estas gravedaj povas ekhavi prizorgado cxi tie.

Kompreneble ni ankaux volas inspekti la medicinan aparataron, la ehxografiaparatoj kaj la laborinstrumentoj. Ili ne estas tre modernaj sed disponeblaj por cxiuj. Nia rapida gvidistino haltas unu momenton cxe ege malgranda trinaskito en inkubatoro.

Kaj tiam ni ekhavas la tempon por niaj demandoj al la direktorino kaj la flegistinoj. Okulfrapa estas ke la flegistinoj sxajnas tute ne timidaj pro la cxeesto de sia direktorino kaj respondas niajn demandojn tre memfida. Tiel ni sciigxas ke en Nord-Koreio ne ekzistas hejmakusxoj kaj ke cxiu graveda virino dum sia gravedeco renkontas kuraciston proksimume 20 fojojn. Akusxoj pri kiuj oni ne antauxvidas problemojn okazas en la patrindomo de la distrikto. Por la aliaj akusxoj oni venas al la patrindomo cxi tie.

La Koreanoj ankaux penadas propagandi mamnutradon kaj principe cxiu patrino donas mamnutradon. Por cxi tiu la patrindomo ricevis en 1996 de Unicef la rekonon de 'bebsxatanta hospitalo'.

Omagxo al la Koreanoj! Moderna patrindomo, tute je la dispono de la popolo. En nia lando oni povas lerni ion de cxi tio.

hejmen