Omagxo al la mortinta prezidento Kim Il Sung en la Memorpalaco de KumsusanoFrans De Maegd, 17-07-2003 La 8a de julio la prezidento kaj gvidanto de la Demokrata Popolrespubliko Koreio Kim Il Sung mortis je tuja koratako en la agxo de 82 jaroj. Unu semajno antauxe li ankoraux akceptis la prezidanton de PVDA de Belgio, Ludo Martens. Hodiaux ni, preskaux la duono de nia grupo, vizitis la memorpalacon en kiu Kim Il Sung estis metita sur katafalkon. La alia parto de la grupo vizitis la muzeon de la Laborista Partio de Koreio. La Koreanoj do lasis nin liberaj, cxu jes aux cxu ne persone omagxi la grandan gvidanton de sia lando. Je nia miro ni ne vidis novkonstruitan mauxzoleon, kiel por Lenin en la antauxa Sovetio aux por Mao Tsedong en la Popolrespubliko de Cxinio. La gvidisto eksplikis nin, ke post la morto de Kim Il Sung, en la Partio oni longtempe kaj funde diskutis pri kion estu farota. Kelkaj proponis starigi mauxzoleon en la historia centro de la urbo sur la loko kie Kim Il Sung fondis la respublikon. Kim Jong Il proponis, transformi la ekzistan prezidentan konstruon, de el kiu Kim Il Sung dum dekoj da jaroj gvidis la landon, kiel memorejo kaj tie meti la korpon de Kim Il Sung sur katafalkon. En tiu maniero la ideo, ke Kim Il Sung "estos cxiam" meze de la Koreanoj, estis plifortigita. Post la mortigxo la Laborista Partio lancxis du gravajn devizojn: "Kamarado Kim Il Sung, la granda gvidanto, estas cxiam kun ni" kaj "Armigu nin per la ideoj de Kim Il Sung por plidauxrigi la revolucion". Per la 'eternigxado' de Kim Il Sung en lia propra palaco, oni volis subteni la animstaton de la popolo, montri ke la popolaro ne estis apatie postlasita. Por ni, cinikaj okcidentuloj, cxi tiu honorado ne estas facile komprenebla; sed estas ja perfekte komprenebla kaj subtenenda, kiam oni scias ke la koreana popolo dum la liberigxo de la japana okupado en 1945 ankoraux estis sklavpopolo. La liberigxo estis sukcesigxita, grandparte dank'al la gvido de Kim Il Sung. Fine la korea popolo povis retrovi sian nacian identecon kun cxio apartenanta al gxi, kiel respekto por tiuj, kiuj gvidas la landon en honesta maniero. "Ili opiniis, ke nia socialismo disfalos post du jaroj."Kiam ni iradis tra la longaj koridoroj, kiuj kondukis al la salono en kiu sin trovas Kim Il Sung, - ni, kiel ekslandaj gastoj, povis iri antaux la centoj da honorigontaj Koreanoj ? nia gvidisto rakontis nin proksimume la sekvanton: "La morto de Kim Il Sung okazis je ege malfelicxa momento. Ni estis konfrontigxataj kun enormaj problemoj, je kaj nacia kaj internacia tereno. La nacia ekonomio rapide malsupreniris, 80% de nia komerco okazis kun Sovetio kaj la socialistaj landoj de Orient-Euxropo. Pro la disfalo de tiuj socialistaj landoj ni perdis grandegan merkaton. Ni do devis sercxi novajn merkatojn. Sed en la kapitalista komerco la reguloj estas tute malsamaj de tiuj en la komerco inter socialistaj landoj. Ni ankoraux havis kaj havas grandan mankon je eksterlanda valuto. Cetere la naturkatastrofoj suferigis nian landon dum diversaj jaroj kaj la komunikiloj en viaj landoj dume emfazis la nutrajxmankon kaj la fugxo de Koreanoj eksterlanden. La imperialistoj do estis certaj ke ni ne povas transdauxri cxi tiujn malfacilajxojn kaj ke la socialista sistemo disfalos post du, tri jaroj. Nu, nun estas 13 jaroj poste kaj ni ne cedis. Nia situacio cetere plibonigis iomete kaj sur kelkaj terenoj ni estis sukcesplenaj. Sed apud la enlandaj problemoj estas antaux cxio la eksterlandaj problemoj. Usono pligravigis la blokadon de nia lando kaj la bojkoton de nia komerco. Kaj oni starigis la 'nuklean problemon'. Ili aldonis nin al 'la cindro de la malbono' kaj brulstampas nin kiel 'friponsxtato'. Ili minacas nin ankaux per preventa nuklea milito. Estas klare: dank'al la brava gvido de Kim Jung Il la lando ne disfalis kaj ni povis dauxrigi nian forton. Por savi tiun forton la unuigxo inter la Partio, la armeo kaj la popolo estis plifortigita. Kontraux la imperialista minaco ni ne povas fari ion alian ol subteni la politikon 'unue la armeo', kiun favoras nia Partio. Kvankam dolorigas nin ke pro tio niaj infanoj, la regxoj de la lando, ne povas ekhavi frandajxojn. Cxar se ni ne plialtigi nian defendon, la sxanco ke ni estos atakataj kaj frakasataj estas granda." Na het opgebaarde lichaam van Kim Il Sung te hebben begroet, kon iedereen van onze groep in een boek zijn persoonlijke reactie schrijven. Wat bijna iedereen van ons deed. Post salutinte la katafalkigitan korpon de Kim Il Sung, cxiu el nia grupo povis skribi pri sian personan reagon en libro. Cxi tion preskaux cxiu faris. Senco aux absurdajxo de mauxzoleoj?La metado sur katafalkon en mauxzoleoj de la grandaj estroj de socialistaj landoj farigxis tradicio, tiel ke la popolo dauxre povas 'viziti' kaj honori ilin: Lenin, Ho Chi Minh, Mao Tsedong, Kim Il Sung, ... Cxu cxi tio estas senchava? Cxu tio ne kontrauxdiras la dialektan materialismon, por kio neniu aux nenio estas eterna? La diskuto estas samagxa kiel la la tradicio. Kiam Lenin, apenaux 50 jaragxa, mortis kaj la Politika Oficejo diskutis pri lia enterigo, la ministro de kulturo Lounarcharski subite proponis, meti Lenin sur kalkonon en Mauxzoleo. Kiam ni povas kredi la memorajxojn de Molotov, sekvis forta diskuto kaj origine Stalin estis kontraux la ideo. Sed finfine la plejmulto opiniis cxi tion perfektan ideon. Por lando, kie la plejmulto de la popolaro jxus estis liberigxita el la nescio kaj el la preno de la plej reakciaj tradicioj de la eklezio, estis utila doni forta signon ke Lenin ankoraux estis inter ili kaj ke oni povis saluti lin. Ankaux nun la formulo ankoraux efikas. La hodiauxaj kapitalismaj potenculoj ne kuragxas fermigi la mauxzoleon kaj forigi la korpon de Lenin. Cxar la enlogxantoj de la antauxa Sovetio volas teni Lenin kun si kaj ili estas certaj pri rebonigo de liaj idealoj, revolucio kaj socialismo. |