Sabate la 19a de julio ni foriras al la nordaj montoj, sub minaca cielo.
Veninte ekster la urbo, min frapas ke estas ankaux multe da biciklantoj. Sed sur la grandaj vojoj ili havas apartan biciklovojon, apartigita de la sxoseo. Cxiuj teroj kiuj estas kultureblaj, estas verdaj. Cxie oni vidas maiz-, terpom- kaj rizkampojn. La vilagxoj havas kaj tradiciajn domojn kaj logxblokojn.
Post veturo de 180 km ni alvenas en la montaron. Ni vizitas la Muzeon de la Internacia Amikeco. Belega kaj denove enorma konstruo, kie cxiuj eksterlandaj donacoj al la sxtatestro estas ekspoziciata. Por la multaj koreaj vizitantoj cxi tio estas sendube lerniga konatigxo kun la kulturoj kaj produktoj de aliaj triamondlandoj. Estas ecx du trajnvagonoj ene: la una estas soveta- kaj la alia estas cxina donaco.
La Hyangsan Hotelo en kiun ni instalas nin, estas piramidforma kaj havas sur la dek kvara etagxo turnigxantan restoracion.
Budhanoj ne havas permeson mortigi vivajn estajxojn... escepte de Japanuloj.
Lauxlonge de la hotelo fluas la MyoHyanga-rivero, karakteriza montfluo. Iomete plue sin trovas la budhana templokomplekso de Pohyono. Kelkaj partoj de cxi tiu monahxejo datas jam de la deka jarcento. Dum la kontraux-japana milito diversaj partoj de cxi tiuj belaj lignaj konstruoj estis detruigxitaj de brulego. La okupantoj tute ne havis respekton por la korea kulturo. Apud la pagodo nin atendas monahxo. Li pregxas pri paco, la reunuigxo de Koreio kaj la sukceso de nia vojagxo. La religia libereco estas garantiata de la korea legxo.
La gvidisto rakontas nin belan historion pri la rolo de la budhanaj monahxoj kontraux la Japanaj koloniistoj. Budhana gvidanto kunportis 5000 monahxojn por la kontraux-japana milito.
En la budhismo tamen estas malpermesata, mortigi vivajn estajxojn. Sed la budhana estranto donis bonan kialon por escepto: "Bone, vi ne povas mortigi vivajn estajxojn, sed tiuj, kiuj volas mortigi cxiujn aliajn homojn, kiel la Japanuloj cxi tie en Koreio, tiujn oni povas mortigi." Kaj la gvidisto finas: "Ni demandas nin, cxu ni ne povas diri la saman pri la usonaj imperialistoj, cxar estas tamen ili, kiuj neebligas la vivon sur cxi tiu planedo."
Post la vespermangxo en la 'turnigxanta restoracio', ni konstruas agrablan festeton kun niaj koreaj interpretistoj kaj gvidistoj. Cxi tie kelkaj Koreanoj senmaskigas sin kiel veraj naturtalentoj en la kantarto. Paek donas la plej bonan de si mem kaj la 'sindikata' laboristo Ri ecx auxdigas parton da opero. Kaj estigxas ecx korea-belga dueto...
La dimancxo anoncas sin kiel suna tago. Hodiaux ne vizitoj aux konferencoj, sed agrabla fizika strecxo: montarpromenado lauxlonge de diversaj belaj kaskadoj.
Ni veturas al brancxrivereto de la MyoHyango, kiu fluas en la Manphokvalo. Tra farita promenadvojo foriras la tuta grupo supren kun du montargvidistoj. Ni devas venki niveldiferencon de pli ol 600 metroj. Farigxas 'eliminigxkonkurso' sub la nomo de demokratigita alpismo. Survoje ni renkontis multajn koreajn familiojn kaj grupojn da junuloj. La grimpado estas kruta kaj longa. Dank'al la sxtuparoj en la rokoj kaj la amuzaj pontetoj ni restas dauxre proksime apud la rivereto, kun belegaj elvidoj sur la grandaj kaj malgrandaj kaskadoj.
Kelkaj el ni provas sekvi la gvidistojn, cxar ili rakontas multajn legendojn pri la rokformadigxoj kaj la impresaj kaskadoj - unu el ili estas alta preskaux 100 metrojn. Pri la panoramo de el la fincelo, malgranda pagodo, mi ne povas rakonti ion, cxa tiel alta mi ne venis: la returniro estus ankaux suficxe laciga...
Pikniko apud montrivereto
Ree malsupre ni vidas cxie piknikantaj Koreanoj. Sed ankaux por ni oni preparis piknikon: la servistaro de la hotelo kovris la plagxon laux la rivero per longaj blankaj litotukoj. Malgrandaj kradrosfajroj, denove sennombraj pladetoj kun legumoj, fisxo, viando, ktp... Ni komencas kun 'likvoreto' aux 'vineto', kiel cxiuj alkoholajxoj estas nomitaj cxi tie. Apud la akvo cxi tie, la mangxo gustas ankoraux pli bone, kaj sen protokolo!
La akvo logas kaj Lili kiel la unua, ne povas rezisti gxin: baldaux multaj aliaj sekvas sxin kun bankalsono aux ankoraux tute vestigxataj. Ankaux la Cxinuloj je la alia flanko kaj la Koreanoj eniras la akvon: estas dimancxo por cxiu.
Returninte en la hotelon la interesigxantoj ankoraux povas preni korean masagxon aux sauxnon.
Ankaux lundoposttagmeze ni ankoraux nagxos, antaux ni enbusigos por reiri al Pyongyango. Cxi tiun fojon ni ja haltos kelkajn fojojn survoje, por fari fotojn de la pejzagxo kaj speciale de la vilagxetoj.