hejmen

La vivo de koreaj virinoj

Anne Van Swieten kaj Kathérine Dijon, julio 2003

Naux virinoj kaj sep viroj, kiuj promesis esti diskretaj, vizitas la Demokratan Virin-Union. Kiel bonvenigo Sinjorino Ri Yong Hui demandas pri nia sanstato. Tipe virineca!

Ri Yong Hui: Ni dankas 'Medicinon por la Popolo', kiu subtenis nin dum la periodo de la Dura Marsxo, kiam nia lando spertis naturkatastrofojn.

Hodiaux ni festas la 50an datrevenon de la venko de nia lando je la usona agreso. Per cxi tio ni konfirmas nian nacian dignecon kontrauxe de Usono, kiu pensas ke ili superas aliajn landojn.

La Nord-Korea Demokrata Virin-Unio estas la unua socia organizado kiun oni kreis en la lando. Por presidento Kim Il Sung la plialtigo de la pozicio de la virinoj estis unua postulajxo por povi konstrui la socialismon. Per tio la situacio de la virinoj travivis fundamentajn sxangxojn.

En 1946 oni balotis legxon kiu asertas la egalecon de viro kaj virino kaj la protektadon de la virinoj. Kaj ni gardas ke cxiu legxo kiu estas balotata, atentas pri rajtoj kaj interesoj de la virino. Tial virinoj partoprenas en la verkado de novaj legxoj. Cxie en la lando oni establis kresxojn kaj gardejojn por infanoj. La sxtato zorgas pri senpaga vartado por cxiuj infanoj. Diversaj specifaj malsanulejoj por virinoj estis establigxitaj.

Ni ankaux kontrolas ke la rolo de la virino en la konstruo de la socialismo kreskas kaj ke la nombro da virinaj kadroj pligrandigxas. Virinoj devas dedicxi sin al la socio, ili ne restu hejme. Tiel la virina reprezentado en la diversaj kunvenoj estas meznombre 21%. En urboj kaj komunumoj la virinoj okupas 25,3% de la mandatoj, en la provinco 23,9% kaj en la nacia parlamento 20,1%. Virinoj ludas gravajn rolojn en la ekonomio: la partoprenado estas 47%. Multaj virinoj havas pli altan diplomon kaj universitatan funkcion kaj granda parto ekhavis honortitolon heroino de la DPRK. Virinoj povas libervole aligxi al la armeo.

Post la eksplikado de la prezidantino ni povis fari kelkajn demandojn.

Kiom da infanoj havas la virinoj meznombre?

Ri Yong Hui: Virinoj povas decidi mem kiom da infanoj ili volas. La meznombro estas 2 gxis 3 infanoj po familio. La virinoj prirespondas la revolucian edukadon de siaj infanoj. La infanoj estas la regxoj de la lando, diris prezidento Kim Il Sung. La edukado de la infanoj estas la respondeco de la familio, la lernejo kaj la sxtato.

Kiamaniere kombinas la virinoj siajn familitaskojn kun la laboro?

Ri Yong Hui: Ili rajtas havi gravedforpermeson dum ses monatoj. Kiam ili havas infanon pli juna ol 3 jaroj, ili laboras 6 horojn tage kun kompleta salajro. Kiam la bebo sin trovas en la kresxo, ili povas forlasi la laboron cxiun 2 horojn por nutri la gxin. Familioj kun pli ol tri infanoj rajtas 50% rabaton je cxiuj acxetajxoj.

En Euxropo multaj pensiitaj virinoj vivas en soleco. Kiel estas tio en Koreio?

Ri Yong Hui: Cxe ni cxi tiuj virinoj ne konas solecon. Ili estas cxirkauxataj de siaj familio kaj sociaj organizoj. Nia virina organizo havas elementajn unuecojn cxie.

Cxu estas specialaj lernejoj por handikapitaj infanoj?

Ri yong Hui: Jes, ekzistas specialaj lernejoj por surdmutuloj kaj ankaux por aliaj handikapitaj infanoj.

Ni auxdis ke en Koreio estas malmultaj eksedzigxoj.

Ri Yong Hui: Tio estas vera, en Koreio viroj kaj virinoj provas kompreni kaj helpi unu la alian kiel veraj revoluciaj kamaradoj.

Respektante la tradicion kaj por danki la virinojn ni kunportis malgrandan donacon. Nia franca amiko, Rene Lefort, prezentas akvaforton, kiu reproduktas virinon sur la barikado dum la Komuno de Parizo.

Per grupfoto ni adiauxas.

hejmen