hejmen

La pordo estas malfermita por eksterlandaj komercistoj

Frank Willems, 28-07-2003

La 28a de julio ni ekhavis viziton de la Ministro de Ekslandaj Rilatoj. Jon Jae Ryong estas la direktoro de la Unuigxo por la Legxdonado por la Eksterlandaj Ekonomaj Rilatoj, diru, la respondulo por la verko de la legxoj sur eksterlanda komerco kaj investadoj. Dudeko da partoprenantoj de nia flanko aperis por enprofundigxi en cxi tiu malfacila materio.

Instruite de la pli malfruaj spertoj cxiuj demandoj de ni estas kolektitaj sur papero kaj prezentitaj je la komenco. Cxi tiu formulo aperas esti tre sukcesplena.

Sinjoro Ryong estas specialisto en legxdonadoj kaj do ni povas atendi kompletan eksplikon sur tiu tereno.

Tuj post la liberigxo, sub la gvido de Kim Il Sung, la principoj por la eksterlandaj ekonomaj kunlaboro estis registrataj kaj oni komencis traduki ilin en legxojn. La akcento estis sur ekonomaj rilatoj de sxtato al sxtato kun socialistaj landoj, dum kompletige ankaux estis komercata kun kapitalistaj landoj.

Je la komenco de la nauxdekaj jaroj la situacio sxangxigxis draste: la forigxo de la klasikaj ekonomaj rilatoj kun la socialista bloko, devigis Koreion disvolvi novajn metodojn por komerci kun la kapitalista mondo. Kim Il Sung montris la orientadojn por pli largxa komerckadro kaj aliaj organizoformoj de la ekonomaj rilatoj kun la kapitalista mondo.

La adaptita politiko sin tradukis en serion da legxoj kiuj estis aprobitaj de la 15a Popolkongreso je la 8a de aprilo 1993: novaj legxoj por la eksterlanda komerco kaj por cxiuj diversaj aspektoj de eksterlandaj investadoj.

En la sekvantaj jaroj specifaj legxoj efektivigxis, kiel legxo por turisma projekto en Keumgango, kune kun Suda-Koreio, unu por la speciala ekonoma Zono de Tumeno apud la rusa bordo kaj unu por la speciala ekonoma zono de Kaesongo.

La legxdonado je la eksterlandaj investadoj enhavas cxapitrojn pri licencoj, rajtoj kaj devoj kaj procedoj, sed ankaux kaj tre grava, cxapitro pri la maniero kiel solvi profitkonfliktojn.

Por ke la infrastrkturo por eksterlandaj investadoj en Koreio estas ankoraux subevoluintaj, oni tenis la procedojn kiel eble plej simplaj. Oni provas logi investantojn per malaltaj impostoj. La administraj organoj kiuj devas garantii korektan traktadon de konfliktoj de la eksterlandaj investantoj, estas establitaj.

Koreio ne havas tiom da sperto kiel la kapitalistaj landoj sur cxi tiuj terenoj. Se estas necesa por la plua disvolvigo de la lando, Koreio estas preta adaptigi siajn legxojn pri eksterlandaj investadoj al la koncernaj kapitalistaj praktikoj.

Sinjoro Ryong komencas kun nia demandlisto, kiun li ellaboras punkto post punkto.

Unua demando traktas pri la malapero de la ekonomaj rilatoj kun Orienta-Euxropo.

La ekonomaj rilatoj kun la socialistaj landoj estis tre fortikaj. La Koreanoj ne estis tre surprizitaj pro la forfalo de tiu. Kim Il Sung jam antauxvidis la problemojn kaj estis insistinta al pli granda diverseco al la kapitalista mondo.

La problemo pligrandigxis pro tri aliaj okazoj: la tuja morto de Kim Il Sung n 1994, la ekonoma strangolpolitiko de Usono kaj fine la naturkatastrofoj de la 90a jaroj.

Konkretajn ekonomajn ciferojn sinjoro Ryong ne povas doni, pri kiu li pardonpetas.

Li ja emfazas la problemojn kiujn Koreio spertis por produkti suficxe da nutrajxoj por la propra logxantaro kaj la negativaj sekvoj de tio sur la komerco kun la eksterlando.

Pro la demando pri la rilatoj kun Cxinio, sinjoro Ryong priparolas la ekonoman lukon: la amikaj rilatoj datigxas jam de longtempe, laux la korea proverbo 'bona najbaro estas pli bona ol malproksima familiano'. Cxinio helpis Koreion en la periodo de la Dura Marsxo (la kodovorto por la gxenerala malsato mezvoje la 90-aj jaroj) kaj de tiam la ekonomaj rilatoj evoluigxis positive. Cxinio donas proporcie pli da helpo al Koreio ol iu alia lando aux institucio, kaj la korea popolaro estas tre danka pro tio. Antaux kelkaj tagoj speciala cxina ambasadoro estis en Pyongyango, kiu promesis 10.000 tunojn da dizeloleo por la koreaj agrikulturaj iloj dum la rikoltperiodo.

Cxinio sin lancxas en la 'socialistan merkatan ekonomion' kaj aktive partoprenas en la mondigxado de la ekonomio. Cxu povas Koreio eligi inspiron el cxi tiu sperto?

Depost la liberigxo Koreio sekvas politikon de disvolvigxo sur propra forto. Tio estas tute ne la sama kiel auxtarcio, teni sin aparte de la ekstermondo. Koreio scias, ke la diversaj landoj en la mondo dependas unu la alian. Ili sin apogas sur la krudmaterialoj kaj teknologioj kiuj ili havas kaj apelacias al internaciaj ekonomaj rilatoj por tiuj artikoloj kiuj mankas.

La ekonoma politiko konas diferencojn inter la socialistaj landoj. Cxinio akiris sukcesojn kun la 'socialista merkata ekonomio' sur la tereno de la ekonoma disvolvigxo kaj Koreio aplauxdas tion. Koreio pristudas kion oni povas lerni de la cxina sperto kaj kiel ili povas adapti tion al la cirkonstancoj de la lando.

Cxu aktivigxas jam multnaciaj entreprenoj en Koreio?

Gxis nun tio estas tre limigita. Kelkaj konataj firmadoj estas ABB (euxropa multnacia entrepreno, speciale konata per materialo por elektracentraloj), TNT kaj DHL kiel transportfirmoj, kaj la ING Banko.

Koreio penadas maksimume por altiri kiel eble plej multajn eksterlandajn investadojn. La legxa kadro por tio ekzistas, kaj estos ankoraux ie kaj tie kompletigata kaj plibonigata. Pro tio grupo da 15 specialistoj de la brita advokatoficejo KBS venis al Pyongyango por priparoli tion. Dum ilia reiro en Beijingo ili deklaris ke la koreaj legxoj estas tre interesaj por la investantoj kaj en kelkaj rilatoj ecx pli profitigaj ol la cxinaj. Sed por eksterlandaj investantoj speciale la militminaco kompreneble fortimigas.

Kiel evoluigxis la eksterlanda komerco konkrete?

Post la falo de la socialismo en Okcidenta-Euxropo, koncerne la civila eksporto, la nombro da partnerlandoj plialtigxis, sed la tuta nombro kaj la gamo da produktoj malplialtigxis. Antauxe Koreio eksportis multajn krudmaterialojn post la unua transformo kaj plie ankaux multajn masxinojn. Pro la energimanko la industria produktado malplialtigxis kaj multo estas ne plu disponebla por eksporto. Hodiaux la eksporto ekzistas el precipe zinko kaj magnezibrikoj por la cementindustrio. En la malpeza industrio okazas eksporto de par eksample konfekcio pere de miksitaj entreprenoj kun eksterlanda kapitalo.

La eksterlanda komerco kun la kapitalista mondo estas pelata de profito. Por tio oni devas bone koni siajn partnerojn. Juste cxi tiu estas malebligata de la usona imperialismo, kiu ekonomie provas izoligi kaj sufoki Koreion. Pro tio la eblecoj de Koreio ne estas tre konataj en la eksterlando. Koreio havas p.e. tre bonan specon da kaolino, argilo kiun oni uzas inter alie por porcelano, sed ankaux por la produktado de brilanta lakfarbo, polivinilo, teksajxoj, papero kaj ecx termikaj sxildoj de spacveturiloj. La korea kaolino estas multe pli bona ol la angla, sed por la kruda materialo ili ekhavas apenaux 30 gxis 40 $ po tuno, dum kaolino post unua transformado donas 1500 gxis 6000 $ po tuno. Sed por tiu transformado ili bezonas dauxrajn acxetantojn kaj teknologan partneron, kaj tiu ne estas ebla en la nunaj cirkonstancoj de la usona bojkoto.

Cxiaokaze la interparolado kun sinjoro Ryong klarigis nin ke Koreio vere estas malferma por eksterlandaj ekonomaj rilatoj kaj ke la evoluigxo estas gxenata de la alia partio, speciale de la usona militminaco.

hejmen