Kiu dividis Koreion en du partojn?Martine Raeymaekers, julio 2003 Sub la titolo "La forgesita batalo" la magazino National Geografic dedicis antaux nelonge artikolon pri la korea milito (1950-1953). National Geografic donas la usonan version, en kiu la konflikto komencas kun la atako de la Nord-Koreanoj, la 25a de junio 1950. En la Muzeo de la Venko en Pyongyango, la rakonto komencas je la fino de la dua mondmilito. En majo 1945 nazi-Germanio estas venkigxita. Japanio ankoraux ne estas kaj Usono kaj Sovetio interkonsentas kune batali en la oriento kontraux Japanio. En tiu momento Koreio estas okupita de la japana militistaro. Usonaj militistoj prenas mapon de Koreio kaj desegnas linion cxirkaux tra la mezo de la duoninsulo, sur la 38a latituda grado. Estas la limdifinon de la zonoj kie la du armeoj senarmigos la japanojn. Ankaux la korea kontraux-japana rezisto sub gvido de Kim Il Sung batalas kontraux la okupadan armeon. Ili sukcesas, kun subteno de sovetunuoj senarmigi la japanajn armeanojn. Je la 15a de auxgusto Koreio finfine estas liberigxita de 35 jaroj da japana kolonia jugo. En cxiuj regionoj de la lando popolkomitatoj estas fonditaj. Iliaj delegitoj decidas la 6a de septembro 1945 establi la Popolrespublikon. Tiam la usonaj trupoj albordigxas en la sudon de Koreio. Ili enoficigas personojn kiuj kunlaboris kun la Japanoj sur cxiuj gravaj postenoj de la nova estraro en la sudo kaj komencas malfondi kaj persekuti tie la popolkomitatojn. La sovetbatalantoj forlasas en 1949 la nordan parton de Koreio, sed la usona armeo restos, kontraux la interkonsentoj. Ecx pli, ili okupas mem la regionojn kiujn la Japanoj estis alproprigintaj, kaj la subpremo kontraux ribeloj kaj strikoj kontraux ilia okupado farigxas cxiam pli sanga. Biologiaj kaj kemiaj armiloj kontraux la korea popolaroLa 25a de junio sudkoreaj trupoj atakas je la 38a latituda grado. La usonanoj estis pretaj por partopreni en la atako post kelkaj tagoj. La popolarmeo forte rebatalas kaj post tri tagoj ili estas en Seulon. Post unu kaj duona monatoj preskaux la tuta Koreio estas liberigxita de la usonanoj. Prezidento Kim Il Sung alvokas la tutan popolaron por kunbatali. La muzeo montras fotojn kaj modelojn de la rezisto de la popolaro: armilfabrikoj estas logxigitaj en sxaktoj. Viroj kaj virinoj laboras tage kaj nokte pri armiloj kaj municio. Meze de septembro '50 la usonanoj grandege ekatakas de el la Sudo. La batalantaro estas devigitaj retiri gxis super la 38a latituda grado kaj dauxrigas obstine defendi la Nordon. Ekestigxas gerilo kaj la koreanoj ekhavas helpon de miliono da cxinaj volontuloj. La usonanoj atakadas Pyongyangon per 420.000 bomboj, tio estas preskaux unu bombo por cxiu enlogxanto. La urbo sxangxigxas en ruinon. La usonanoj ankaux uzis kemiajn armilojn en Koreio. Raporto en New York Times de 18-03-1952 anoncas ke oni uzis kvinfoje pli da napalmo ol estis uzita en la tuta dua mondmilito. Kaj ankaux biologiaj armiloj ili uzis: ili faligis insektojn infektigxitaj de bakterioj. Ankaux de tiuj oni povas vidi kapsulojn en la muzeo. Kaj en tre grandaj saloj: vrakoj de detruitaj usonaj armekamionoj, malsuprenigitaj aviadiloj kaj multegaj kaptitaj armiloj... Finfine Usono devis subskribi armisticon je la 27a de julio 1953 en Panmunjomo. Sed vera fino de la milito ne venis gxis nun. |