hejmen

Kaesongo, post dek tri jaroj

Frans De Maegd, 24-07-2003

En junio-julio 1990 mi jam estis bonsxanca, viziti la Korean Popolan Respublikon, kiel ano de unua PVDA-delegito, gvidate de Ludo Martens. Ankaux Catherine Dijon estis membro de cxi tiu delegacio kaj por sxi, cxi tiu vojagxo estis la komenco de sia engagxiteco al la solidareco kun Koreio.

Diversaj partoprenantoj demandis min pri la diferencoj inter tiame kaj hodiaux. Nun mi returnis cxi tien en Kaesongo, mi volas fari komparon.

Antaux dek tri jaroj Kaesongo gxojsurprizis nin. Je preskaux 200 km de la impona cxefurbo, ni trovis nin en malgranda provincurbo, kiu estis suficxe plezuriga. Ankaux bela urbeto, cxar parto de la urbo ne estis detruita dum la korea milito. Tio estis, por ke en la najbaro en 1951, la intertraktadoj komencis, kiuj je la 27a de julio 1953 kondukis al armistico. Tre kvieta urbo, ankaux se oni konsideras, ke la apartiga linio estas je malpli ol 10 km distanco kaj ke la lando fakte ankoraux cxiam estas en milito.

La saman impreson mi havas hodiaux, post dek tri jaroj kaj post, ne forgesu, la 'dura marsxo' kiu ankaux premmarkis cxi tiun urbon kaj la najbarajxo.

La infanoj pasxas ankoraux grupe, kun multe da konvinko, kantantaj tra la urbo. Kio ankaux estas rimarkebla en la stratoj, estas la multaj paroj kun junaj infanoj. Kio montras, ke la logxantaro havas konfidon en la futuro. Estas ankaux multaj biciklantoj, kio en '90 estis kuriozajxo. Sed estas preskaux ne novkonstruo. La blankaj muroj de la domoj kaj la rugxaj sloganoj sur la oficialaj konstruadoj ege bezonas fresxan farbon. Cxu stagnis la tempo? Pli ol tio: pro la malfacilaj jaroj la urbo havis regreson. Estas tro malmulta kurento por funkciigi la liftojn kaj aserti la akvoprovizadon je cxiuj horoj de la tago. Samkiel en Irako, diras Dro Claire Geraets, mia cxambrokunulo en Kaesongo.

Kiam ni elveturis la urbon, survojen al la tombmonumento de la unua regxo de Koryo, mi rimarkis ankoraux pli da sxangxojn. Multaj kaprinoj pasxtigxas sur la vojbordoj. Tiujn mi ne vidis en 1990. Oksoj plugas la kamparon. La maljunaj traktoroj estas evidente precipe uzataj por la transporto.

Felicxe la rikoltoj de maizo kaj rizo aspektas bonaj kaj la kampoj estas bone prizorgataj, ecx pli bone ol frue. Kiam ni alvenis al la tombmonumento, mi estis surprizata. Mi memoras ke cxi tiu ejo estis meze de densarbarigitaj montetoj. Nun, la arbaroj estis forkaptitaj kaj la deklivoj priplantitaj kun legumoj, maizo kaj - ankaux nove - kun terpomoj. Mi demandas nian gvidon Kim por eksplikado. - "Pro manko de brulajxo ni povas plugi la kampojn malpli per traktoroj. Cetere mankas nin al sterkajxoj. Pro tio la kampoj malpli produktas. Dum la malfacilaj nauxdekaj jaroj la farmistoj kaptis multajn arbarojn sur la montetoj por hejti siajn domojn en la ege severaj vintroj. La registaro komencis dum nombro da jaroj grandan rearbarigon. Sed tiu ne cxiam sukcesas. Multaj farmistoj preferas planti kreskajxojn tie, kvankam ili konscias ke en kelkaj jaroj la erozio malfekundigos cxi tiujn terojn. Sed ni ne povas malebligi ilin per punoj aux perforte kulturi sur la montetoj! La faktoj kaj nia insisto konvinkos la farmistojn rearbarigu la montetojn."

Kiam ni forlasas Kaesongon por reiri al Pyongyango, mi subite pensas ke antaux dek tri jaroj cxi tiu auxtovojo tute ne ekzistis. Gxi estis ege rapide konstruita de la armeo, pro nova espero al reunuigxo de la lando. La konekto inter Pyongyango kaj Seoulo estas preta, sed la apartiga linio restas fermita. Cxi tiu estas precize la korea popolo! Ili faras cxion por malfermi la landon. Ili senlace laboras por survivi kaj por denove labori pri siaj bonfartoj. Sed tiu damna blokado kaj la reala militminaco devigas ilin koncentri siajn strecxojn al la defendo. Cxi tiu kuragxa popolo bezonas nian subtenon kaj solidarecon!

hejmen