hejmen

Insamo en Koreio, Ginsengo en Cxinio

Marthe Franssen, julio 2003

En la turismaj butikoj ni jam rimarkis gxin, la granda sortimento de insamo: insamteo, insamkontrauxtusa siropo, insamlikvoro, insamtablojdoj...

En la regiono cxirkaux Kaesongo oni povas vidi gxin inter la riz- kaj maizkampoj: okulfrape grizaj staras, inter la verdajxo, en longaj vicoj la malaltaj rizkanaj aleroj kun sub tiuj la insamplantoj. Ni havas iom da tempo por viziti tian insamplantagxon. La cxefo de la produktteamo gvidas unuon da 45 farmistoj. La origino de la insamo, en nia lando pli bone konata per la cxina nomo ginsengo, trovigxas en Koreio kaj la regiono de Kaesongo estas mondfama pro sia insamo de supera kvalito. Tio estus dank'al la speciala kompilo de la tero, pro kio la radikoj kontenas pli altajn koncentrigxojn da sanigaj substancoj. Estas nur la radikoj de la planto kiuj estas uzataj. Ili unue estas vaporkuirataj kaj tiam sekvigataj, post kio ili povas esti prilaborataj. La etera oleo kiu liberigxas dum la vaporkuirado, estas antaux ol uzata en tradiciaj medikamentoj. La insamplanto estas verdire arbarplanto, tial ili estas kulturigxataj sub la kanaj aleroj, protektitaj kontraux la suno.

Insamplanteto devas kreski ses jarojn antaux oni rikoltas gxin. Pro tio insamo estas relative multekosta. La Koreanoj uzas gxin nur kiam ili estas vere malsanaj, aux post operacioj por refortigxi.

hejmen