"Neniam mi vidis tiel belegan kaj kortusxan spektakloricxan teatrajxon"
Per niaj malgrandaj auxtobusoj ni veturas sur verdan monteton, proksimume dek kilometroj ekstere de Pyongyango. Ni eliras antaux argila kabano kun pajla tegmento. En tiu domo logxis la familio de Kim Il Sung kaj li naskigxis tie en 1912. Liaj geavoj kaj gepatroj estis simplaj farmistoj, sed ankaux ili jam estis revoluciaj. Lia patro partoprenis en la kontraux-japana rezisto. En 1917 li fondis la nacian kunuigxon kontraux la japana imperialismo. Kaj en 1925 ankaux Kim il Sung - tiam li estis dektri jara - komencis kunbatali kontraux la japanoj.
La monteto kie la naskigxdomo sin trovas nomigxas Mangyongdae, kio signifas: observejo sur mil pejzagxoj. Kaj vere, ekde la monteto oni povas vidi tutan Pyongyangon, kun la kurbo de la rivero Daedongo, kaj la insulo kie oni nun ankaux legomojn kulturas. Cxiuj montetoj sur kiujn vi malsuprenrigardas ekhavis specifikajn nomojn kiel 'rekunigxo' kaj 'rekonstruado'.
La infanpalaco, kie la infanoj estas regxoj
"La infanoj estas la ricxeco de la lando kaj la futuro apartenas ilin," diris prezidento Kim Il Sung kaj oni povas legi cxi tiujn vortojn en la impona enirejo de la infanpalaco en Pyongyango.
Kaj cxi tiu infanpalaco vere meritas sian nomon. Gxi estis establita en 1989 kaj estas tute konformigita al la fantazio de la infano. Cxiun tagon proksimume 5000 infanoj inter 6 kaj 16 jaroj venas cxi tien post la lernejaj horoj por sporto, por sekvi muziklecionojn, por ekzerci informatikon, por lerni kaligrafion... La infanoj ne estas grupitaj pro siaj agxoj sed pro siaj kapablecoj. Tiamaniere la kapablecoj de cxiuj povas esti malkovritaj kiel eble plej rapide kaj esti stimulataj. Ni ankaux eniras la salonon kie dekoj da junuloj ekzercas Tai Kwan Do - la nacia batalsporto - : cxi tie la naciaj cxampionoj estas naskigxataj! Alialoke ekzercas dekduo junaj knabinoj kayagum, la korea liro, kaj en alia klasejo junuloj ekzercas kun peniko por skribi la belan korean kaligrafion.
Sed la plej belan ni vidis tute je la fino. Je la 17a horo ni alsxovigxis en la grandan teatrosalonon. Kion ni vidis tie estas vere nepriskribebla. Dum preskaux unu horo kaj duono antaux plenplena salono: perfekta danco kun esprimplena korpa lingvo, oraj vocxetoj, perfekta dancarangxo kaj cxio akompanata de granda infanorkestro - mi pensas ke nur la orkestrestro estis pli agxa ol 14 jaroj. Kaj cxio estis belege kaj profesie direktata kun sxovigxantaj podioj kaj tiel plu. La plej kortusxa mi pensas, estis kiam dektrio da knabetoj kun pugnigitaj manoj kantis batalkanton dume en la fundo estis projekciata pafmortigita patrino, sekvata de bildo de korea tanko kiu rulpremas sur usona flago..., aux eble kiam knabino kaj knabo kantis tre malgxojan kanteton pri la divido de la lando en Nord-Sudan. Neniam mi vidis tiel belegan spektakloricxan teatrajxon. Kaj mi certe ne estas la unanura kiu perdis kelkajn larmojn...