hejmen

Distrigxema gvidisto
en la Muzeo de Historio kaj Arto?

Anna De Maegd, julio 2003

Post dekkvartaga restado en Nord-Koreio kaj post multaj monumentoj kaj muzeoj, miras min ke ni, post la bonvenigo, ne unue haltas cxe la pli ol naturgranda portreto de Kim Il Sung. La gvidisto pilotas nin tuj al la unua de la 22 saloj de la "Muzeo de Historio kaj Arto".

Ni komencas kun la reproduktoj de freskoj el regxtombejo de la kvara jarcento. Per malgranda modelo ni povas pli bone loki la freskojn. Ni pasxas de la unu jarcento en la alian. Ni vidas speciale pejzagxojn, sed la gvidisto ankaux haltas cxe kelkaj karakterizaj aux okulfrapaj verkoj, kiel batalejo el la 10a jarcento, libro el ka 12a jarcento, kiun ili povis reekkapti de la Japanoj, kiuj havis kunprenintaj tiun.

La florsalo montras nin verkojn de la 16a jarcento kaj aspektas tre japana. Sed admiri gxin longtempe ne eblas, cxar la gardisto mallumigas la salon, tuj kiam la grupo forlasas gxin, eble por sxpari elektron. En la salo de la 18a jarcento ni volonte estus vidantaj iom pli longe la kolorajn penikpentrajxojn kun multaj detaloj el la agrikulturvivo. Ankaux la bildrakonto 'avant la lettre' pri la vivo de junulo kiu farigxas ambasadoro, rakontas multon pri la vivo de la pli alta klaso. Du aliaj rimarkindaj verkoj estis ekrano kun fragmentoj de senvivaj naturajxoj kaj reprodukto de tigrohauxto, preskaux fotografe desegnita kun plumo en cxina inko. Sed baldaux la preciza brodajxo demandas nian atenton. Kaj la koreaj vazoj kun gxiaj tipaj verdgrizaj koloroj kaj entrancxitaj desegnoj ne mankas en la kolekto.

Kaj tiel ni proksimigxas iom post iom 1950. Gxis nun la tekniko kaj la stilo restis, almenaux por la okcidentulo, la sama: plumo- kaj penikodesegnoj en cxina inko sur papero aux silko kaj sobraj aux detalaj elementoj, metitaj unu apud la alia.

Kaj tuj ni trovas nin inter la olefarbaj verkoj, sur kiuj la homo estas tre grava kaj la esprimo kaj la sento de la portretitoj estas reproduktitaj. Fortikaj laborantaj viroj kaj virinoj, agrikulturistoj aux fabriklaborantoj en simplaj vestoj. Longforma pentrajxo, montranta okson en la negxo, impresas min plejmulte. La besto estas pentrita en korea maniero: per kelkaj penikstrekoj en cxina inko la forto kaj decidemo estas frapante reproduktitaj. La verko cetere havas internacian famon.

En plua salo la farboj heligxas kaj la olefarbo estas anstatauxita de guacxo aux akrilo. Ni estas en 1960-1970. Ni vidas Kim Il Sung inter la popolo, cxe la sodatoj, meze de la infanoj... La pentrajxo Kim Il Sung en la GDR (Germana Demokratia Respubliko) de 1989, estas preskaux superrealisma verko. Kaj je la fino, ni ree trovigxas tie kie ni komencis, antaux la reproduktajxo de Kim Il Sung kaj lia familio. La gvidisto nur nun donas kelkajn eksplikajxojn pri cxi tiu verko. Estis unu el la raraj pentrajxoj sur kiuj li estas reproduktita kiel militisto. Sed por mi tio ne gravas, kvankam oni diras ke 'vestoj homon prezentas', Kim Il Sung estas sur cxiu pentrajxo la amata patro de cxiuj dankemaj Koreanoj.

hejmen