Barila digo, konstruita en KoreioFree Van Doorslaer, 18-07-2003 Sxtormbarilo sur la Bovenschelde (granda fluo en Belgio): en Belgio oni jam diskutas dum tridek jaroj pri konstrui gxin, por sekurigi Antverpenon kontraux subbakvigxoj. En la Popolrespubliko Koreio oni konstruis gxin. Iomete preter de la porturbo Nampho, kie la Daedongo enfluas la Okcidentan Maron, la Koreanoj konstruis barilon de pli ol 8 kilometroj. Ili estas tre fieraj pro la digo kaj ni vizitos gxin. En la plejmulto de la triamondlandoj maraj konstruajxoj de tia amplekso estas cedata al grandaj internaciaj firmoj kiel Dredging International kaj samspeculoj. Sed en Koreio oni mem faris gxin.
La tuta komplekso kontenas, apud la barilo de 8 kilometroj, ankaux 3 marajn kluzojn. La plej granda kluzo povas suzigi marsxipojn de gxis 50.000 tunoj. Kaj la barilo estis konstruita de la armeo. 30.000 militistoj konstruis gxin dum 1981 gxis 1986. De la dinamitigo de la rokoj por la pezaj fundajxoj, gxis la pliprema turnigo de la lasta sxrauxbo, pasis 1800 labortagoj. Kelkfoje oni laboris ankaux dum la nokto. Sur la gruoj kiuj levas la pezajn sxargxojn, flirtas la rugxaj flagoj. Tiun ni vidas per la filmo pri la konstruo de la barilo. "Kial precize estis la armeo kiu faris la barildigon?" ni demandas la gvidiston. "Tio estas, cxar la armeo estas la plej motivigita kaj la plej revolucia parto de la socio," li respondas, kaj ankaux pro tio ke ili posedas la plej bonajn ilojn kaj ekipajxon. Fakte la inversa de cxe ni, mi senvole pensas. Cetere la armeo en Koreio estas piliero de la tuta ekonomia konstruo, speciale de la grandaj infrastrukturlaboroj. Per la barajxo la Koreanoj solvis subite du gravajn problemojn. Unue, kaj speciale, ili pli bone protektas tiamaniere la cxefurbon kontraux subakvigxoj. Sed ankaux la barajxo malebligas ke la sala akvo povas flui enlanden. Tiamaniere ili povas, lauxlonge de la fluo, 300.000 hektarojn da lando irigacii kun nesala akvo. "La barilo kostis al ni 4 miliardojn da dolaroj," la gvidisto eksplikas plue, "kaj eksterlande oni mokridis pri ni, ke cxi tiu ne valorus la elspezojn. Sed ni taksis ke granda subakvigxo en la fluejo de la Daedongo, povus konduki al damagxo de exc 8 miliardoj da dolaroj." Per cxi tiu barilo la Koreanoj sendube liveris faritajxon sur la tereno de la mara arkitekturo. Per cirklo de pezaj, dek etagxaltaj kasonoj, oni malsekigis la lokon, sur kiun la tri markluzoj devus veni, por konstrui ilin pli facile. |