hejmen

La auxtostrado de la Futuro

Tony Fonteyne, 29 julio 2003

Vizito al la Unio de la Socialista Junularo 'Kim Il Sung'

La junuloj cxiam ludis gravan rolon en la konstruo de la lando. Jam kiel dekkelkjarulo Kim Il Sung estis aktiva en la kontraux-Japana batalo kaj jam tre junagxa li kaj liaj kamaradoj komencis konstrui komunisman organizadon de sube.

Ankaux nun en malfacilaj tempoj, la junularo staras je la fronto: antaux kelkaj jaroj volontuloj de la Socialista Junularo 'Kim Il Sung' konstruis la auxtostradon de Pyongyang al la porturbo Nampo, longa 40 kilometroj, largxa 60 metroj kaj dufoje 3 koridoroj. La auxtrostrado nomigxas tial: 'Herooj de la Junularo'. La Socialista Junularo havas 8 milionojn da anoj inter 14 kaj 30 jaroj. Post tiu agxo la plej bonaj elementoj povas aligxi al la Partio de la Laboro de Koreio, aux membrigxi de unu el la amasorganizoj kiel la sindikato, la virinorganizo, la Unio de agrikulturistoj, kaj tiel plu...

La plej grava tasko de la junularo nun estas la batalo por la reunuigxo de Koreio. Depost la milito kontraux Irako Usono plimultigis la atakojn kontraux Koreio. Tio plialtigas la taskon de la junularo defendi la landon. La 8 milionoj da junuloj pretas pli ol iam, defendi sian landon kun armiloj.

Samtempe la Socialista Junularo 'Kim Il Sung' firmigas siajn internaciajn kontaktojn kun la komunismaj kaj progresivaj junularorganizoj de la tuta mondo. Kaj precipe kun la junularorganizoj en Euxropo. Pli ol iam ili volas firmigi la ligojn por preventi trian mondmiliton. Ili subtenas kaj ankaux partoprenas la kontraux-globalisman movadon, kiu ofte estas tirata de junuloj.

Per la disfalo de la Sovetio la Socialista Junularo akiris gravajn lecionojn. La invado de la Okcidenta imperialista kulturo estas grava subjekto. La kontraux-imperialista formigo de la junularo estas tre grava. Oni volas plifortigi la socialistan patriotismon, plialtigi la klasan konscion kaj plifortigi la klasbatalon. La kolektivismo estas ankoraux pli propagandata. La junuloj de Koreio devas senti kaj vidi la vivoforton de la socialismo, cxiun tagon!

hejmen