hejmen

Panmunjom:
nia agado je la apartiga linio

Roger Van Doninck, 24-07-2003

Jxauxde la 24a de Julio antauytagmeze, nia grupo estas tute blukolorita atendanta la forveturon. Niaj bluaj cxemizoj kun "Korea-is-one" logas scivolajn rigardojn de koreaj preterirantoj. Rene Lefort, francano kaj nia plej agxa partoprenanto, kondukas la dancojn en cxi tiu speciala tago: "on est prêt à faire façe à l'ennemi" (= ni estas pretaj por renkonti la malamikon), li ridetas. En la auxtobusoj ni jam ekzercas la sloganojn kiujn ni vokos je la apartiga linio:
"Migun nagara", kio signifas "Yankee go home" (Jenkio, iru hejmen) kaj "Djoseunum hanada" estas "Korea is One" (Koreio estu Unueco).

Kiam ni alvenas al la unua militista posteno, oni donas la lastajn konsilojn: kie kaj kiun oni povas fotografi, kie ni povas starigi nin, kaj atenti certe ne pasi la apartigan linion! Ni estas tre scivolaj kaj iomete nervosaj. Kiel estas la situacio je la 'fronto'?

Blua cxaro kun militistoj alvenas. Ili akompanos nin. Ili interkonsiligxas kun niaj gvidoj. Ni atendas unu momenton... Kaj tiam ili proponas nin viziti la butikon kun memorigajxojn... Tion ni ne supozis cxi tie!

En alia ejo la militistoj montras nin per modelo, kiel aspektas la bordo. La 240 kilometroj da pikildrato etendigxas de marbordo al marbordo, kun je ambaux flankoj bufrozonoj de 2 km.

Tiam denove en la auxtobusojn. Laux la bordo de la betonvojo kreskas flavaj kaj orangxkoloraj floroj. Ni veturas tra rizokampoj kie blankaj ardeoj nesxanceleblaj sercxas nutrajxojn. Cxiun terparton da agrikulturo estas bone uzata.

Laux la suda flanko Usono konstruis en la jaroj '90 betonan muron de ok metroj alta, kaj tie trovigxas bunkroj kaj pezaj kanonoj.

Jan scias, pere de kolego, ke homoj, vizitantaj la bordon je la suda flanko, estas cxirkauxitaj per grave armitaj soldatoj kaj estas alportataj en blenditaj auxtobusoj. Oni kredigas ilin, ke ili iras al 'la plej dangxera bordo de la mondo'. La timon de cxi tiuj 'dangxeraj Nord-Koreanoj' estas bele ludita.

Ni haltas apud nova konstruo. Cxi tie komencis je la 10a de Julio '51 longa serio de intertraktadoj, kiuj fine kondukis al armistico je la 27a de julio '53. La rezulto de cxi tiu pokerludo estas eternigitaj en du kopiitaj libroj, sankte konservitaj sub glaso kaj garditaj de la flago de la Demokrata Popolrespubliko Koreio kaj la UNO-flago, sub kiu Usono agrese militis).

En 1975 ekestis UN-rezolucio kiu devigis la Usonon, retiri el la Suda-Koreio. Por justigi siajn cxeestojn la Usono provokis tiam diversajn incidentojn kaj finfine en '91, ili nuligis la tutan pakton de armistico de 1953. Serio da fotoj montras belan superrigardon de cxiuj profanadoj de la usanoj.

Finfine ni iras al la apartiglinion mem. Gxi etendigxas laux bluaj kaj argxentaj barakoj, kiuj staras orde unu apud la alia. Soldatoj de ambaux armeoj gardas. Kiam la sudaj soldatoj vidas nian grupon, ili klare nervozigxas. Tiam cxiu iras rapide. Ni malfaldas nian grandan sloganbendon kaj prenas pozicion. Malamikeco pendas en la aero. Kiel estos ilia reago?

Kaj tiam resonas sur la tuta bordozono: Migun nagara! Djoseunum hanada! Jenkio iru hejmen! Koreio estu Unu...! Transe ankoraux pli da militistoj alkuras. Ni rimarkas virinon en civilaj vestoj. Kiu estas sxi?

La usonaj soldatoj portas flavan brakbendon, ili spionas nin per grandaj teleskopoj, kaj komencas filmi kaj foti cxiun.

Tuj post nia agado la soldatoj de la korea popolarmeo enirigas en sian bluan barakon. Cxi tie oni povas kaj estas permesata transiri la bordon fizike. Parto de ni do estas en Sud-Koreio. La usonaj soldatoj alvenas proksimen al la fenestroj je la ekstera flanko. Ni staras okul-en-okule kun la okupantoj. Donas al ni malagrablan senton. "La aroganteco kaj la rasismo gutas de tio," rakontos Free poste. Ni reagas per niaj fotiloj. Igxas malgranda milito inter fotiloj kaj portofonoj. Tiam ili prudente retiras sin.

Nia militista gvido eksplikas ke cxi tie jam estis 459 kunvenoj por konservi la armisticon. En cxi tiu momento tuto estas preskaux silenta. Li esprimas la esperon, ke la Koreanoj baldaux povas vojagxi de nordo al sudo kaj li kalkulas je solidareclaboro de ni en Belgio.

Posttagmeze ni veturos ankaux al monteto, de kiu ni povas vidi la betonan muron, kiu trancxas Koreion en du pecojn. Mi estis scivola kion cxi tiu konfrontado kauxzis al miaj kunvojagxantoj, do mi kolektis kelkajn reagojn.

Etienne rimarkas, ke la muro de la honto ne staras en Berlino, sed cxi tie en Koreio. Jos emociigxas kaj kaj sin memoras la radio-elsendojn hejme en '50-'53. Lia patro tiam jam diris ke la Usono estis la agresantoj.

Claire komprenas nun pli bone kiamaniere la Usono, ankaux en Irako, cxiam provas misuzi la UNO: "Usono liveras la komandantojn, financigas cxion, sed tamen ili volas kasxi gxin sub UNO-flago."

Laux Katerine estis en 1992 cxi tie je la usonaflanko ankoraux ne militistoj. Nur soldatoj en civilaj vestoj. "Nun estas klare, kiu donas la komandojn cxi tie."

Por Anita kaj Ilse cxi tio estas argumento labori ankoraux pli severe pri la solidareco kun Koreio.

Kaj Jef finigxas siamaniere:

"Cxi tie la rizo kreskas abunde kaj sur la kampo oni vidas la ardeoj,
en la malgranda fluo sin trovas multaj fisxoj,
la homoj ne cxasas nek fisxas cxi tie
Sed baldaux cxi tiu flueto pligrandigxas sur tuta unuigxata Koreio,
Paradizo de paco."

hejmen