hejmen

Malkasxe pri la agrikulturaj problemoj

Luk Brusselaers, 29-07-2003

Interparolo kun Chang Si Pul de la Ministerio de Agrikulturo

La 29a de julio ni longtempe interparolis kun Chang Si Pul de la Ministerio de Agrikulturo de la Popolrespubliko Koreio. Farigxis tre malkasxa interparolado, dum kiu ni lernis pli klare kaj pli konkrete pri la kialoj de la problemoj. Cxi tie la plej gravaj elementoj el la renkonto.

"En la DPR Koreio estas nur relative malmulte da agrikultura tero. Okdek procentoj de la surfaco estas montaro. Depost la liberigxo en 1945 ni ekdedicxis nin al la disvolvo de la agrikulturo, sub la gvido de Kim Il Sung.

Nia deirpunkto estas memprovizo. Tio signifas ke Koreio volas esti sendependa kaj provizi en la propra proviantado. Cxi tiumomente la plejparto de la agrikultura produktado estas produktata de la kooperativaj entreprenoj. Ankaux la agrikultursektoro suferis pro la malapero de la socialista merkado en 1990. Krom tio la lando spertis diversajn naturkatastrofojn kiuj grave trafis la agrikulturon. Oni parolis pri gravaj mankoj en la proviantado.

Kim Jong Il proklamis gvidilojn por plibonigi la agrikulturproduktado sub la nomo de la verda revolucio. La produktado de nutrajxo kaj brutnutrajxo devas esti adaptigata al la produkteblecoj de la lando. En la kadro de la verda revolucio oni aspiras al du rikoltoj cxiujare. En Koreio regas klimato pro kiu oni povas prilabori la teron nur dum ses monatoj en la jaro. Plie, sur scienca tereno la lando kunlaboras kun aliaj landoj por stimuli la disvolvon de la agrikulturo. Estas intersxangxo kun landoj kiel Svisio, Germanio kaj Nederlando.

La plej gravaj produktoj por la unua rikolto estas tritiko kaj terpomoj, kaj por la dua rikolto maizo kaj rizo. Hodiaux oni donas antauxecon al terpomoj kun alta produkto. En la sudo de la lando ni nun havas du terpomrikoltojn cxiujare. Hodiaux ni ankaux okupigxas kun la rearangxo de la agrikulturteroj por ebligi masxinan prilaboron de tiuj teroj; do pli grandaj kaj pli egalaj kampoj.

La pluvsezono estas de majo gxis auxgusto. Por bone dividi la akvon, kiu falas en tiu periodo, bona irigacisistemo estas necesa. Antauxe oni ofte uzis pumpilojn, sed nun oni laboras kiel eble plej ofte en natura maniero per kanaloj.

Antauxe la sxtato ordonis kion la farmistoj devis kulturi. Sed nun sxi unue auxskultas la farmistojn kaj nur post tiam la plano estas fiksata. Do la farmistoj decidas kion estos kulturata. La sxtato nur montras la kvoton kiun oni devas akiri. Cxiu provinco havas specifajn taskojn en la agrikulturo, pro la diferencoj en klimato kaj stato de la grundo. La klimato en la nordo de la lando je la limo kun Rusio kaj Cxinio ekzemple ne estas tauxga por la kulturo de rizo kaj maizo, sed estas ja uzebla por la kulturo de medicinaj plantoj.

La kulturo de diferencaj vegetajxoj sur la sama parcelo ofte donas problemojn pro tio ke rikolto kaj semo povas koincidi. Legomoj kiel sojo, hordeo kaj fazeoloj estas kelkfoje kulturataj en fruktarbejoj.

La fruktodona tavolo de la tero estas tre vundebla, la tavolo estas tre maldika kaj limigita en kapableco. Bona sterkado estas la kondicxo por akiri du rikoltojn pojare. Tial cxiu farmistfamilio sin dedicxas al la produkto de sterkajxoj. En la somero oni kolektas fiherbon por komposxtigi. Plie oni aplikas biologiajn metodojn por plibonigi la fekundecon.

La mekanikigo de la agrikulturo konis gravan reakcion pro manko de brulajxo, precipe post la disfalo de la socialista merkado. La DPR Koreio ne posedas naturajn oleo- kaj gasrezervajxojn. Oni povas tiujn acxeti nur en la eksterlando kun eksterlanda valuto. Krom tio estas ankoraux la komercbojkoto, kiun ordonis la Usono. Escepte de la energiprovizado ankaux la manko de masxinpartoj ludas negativan rolon, per kio traktoroj restas senlaboraj. La produkto de partoj spertas problemojn aux stagnas pro manko de elektro. Pro la manko de energio multe da laboro devas esti farata mane. Per tio la demando al homa laborpovo plialtigxas. Precipe je la fino de junio la neceso urgxas, cxar en tiu tempo la rikoltado de la terpomoj coincidas kun la semado de la rizo. Tial oni apelacias al cxiu kiu povas kunlabori kiel intelektuloj, laboristoj el aliaj industriaj fakoj kaj kompreneble la popolarmeo.

Hodiaux ekzistas ankoraux cxiujara nutradomanko de du milionoj da tunoj. Helpo estas donata en la kadro de la Monda Proviantadoprogramo. La Euxropa Unio liveras kemikajn sterkadojn kaj kelkaj Euxropaj ngo-j (non-governmental organizations) liveras humanan helpon. Favore al la ngo-j Svisio fondis propran kunordigoficejon. Kaj ankaux Islando estas aktiva.

La brutbredado estas direktita al tiuj bestoj kiuj ne bezonas grenojn, sed kiuj povas nutri sin per plantoj. Tial oni bredas kaprinojn. En la montaraj regionoj jam ekzistas kunlaboro kun Svisio. Laktodonaj bovinoj estas nur tre malmultaj. Ja estas bubaloj, sed tiujn oni bezonas por la laboro sur la kampo pro la brulajxmanko.

En la najbaro de la grandaj urboj oni starigis ovodemetejojn kaj kokbredejojn. Problemo en tiuj entreprenoj estas la proviantado por tiuj bestoj.

Dum la periodo de grava nutrajxmalabundeco tro multe da fisxoj en la enlandaj riveroj estis kaptitaj. La marfisxado estis ankaux trafita de la brulajxmanko. Pro tio la registaro atribuas valoron al la bredado de fisxo en la enlandaj riveroj. Sed intertempe la japana fisxista armaro malplenfisxas la marojn cxirkaux Koreio..."

Per cxi tiu superrigardo de Chang Si Pul, ni devas konstati ke la problemoj ne estas malgrandaj, sed la volo venki ilin, estas ege granda.

hejmen