Fono por la informfilmo, La Mondo en San Francisko, Kalifornio



MojaveJen la Mohava Dezerto, en suda Kalifornio.  Ĝi etendiĝis de la montaro Sierra Nevada ĝis la montaro San Gabrielo, ĝis la Kolorado Plataĵo, kaj enhavas partojn de la Usonaj ŝtatoj de Kalifornio, Arizono, Nevado, kaj Utao.  La klimato en la Mohavo tre varias je temperaturo. En ĉi tiu dezerto, oni povas trovi la plejmalaltan lokon sur la kontinento de Norda Ameriko, Mort' Valo.  Oni ankaŭ trovas la urbojn Las Vegaso, Nevado, kaj Palm Springs, Kalifornio.  Se vi veturus orienten el Los Anĝeleso, kaj vi zorge observantus, vi povus rimarki, ke la dezerto ne estas malfekunda, sed vivas. Inter la malaltaj plantaĵoj viglas birdoj kaj etaj mamuloj, reptilioj kaj insektoj, araneoj kaj skorpioj.  Kaj dum la pasintaj jardekoj, la dezerto ekpleniĝis kun la senpluma dupiedulo. La nuda simio.  Nune, 1.5 milionoj da homoj loĝas en Las Vegaso, kaj tiu urbo kreskas 4% po monato. Sed plejparte, la Mohavo restas kulture malplena.

Kiam mi eklernis la esperanton dum la jardeko 1980, mi loĝis en la nord-okcidenta parto de ĉi tiu dezerto, proksime al la urbo Viktorvilo, Kalifornio.  Mi estis la pruvo, ke Esperanton oni povas trovi ĉie.  Mi estis juna kaj idealisma. Mi lernis, ke idealismo estas forta, tamen ne sufiĉas kiam oni estas la sola esperantisto en la regiono. 
Mi kredis, ke la plejproksima esperantisto al mi loĝis 150 kilometrojn for, en la urbo Anahajmo. Mi korespondis kun esperantistoj en aliaj landoj, sed por mi, la lingvo ne vivis, sed estis abstrakta koncepto.

Mi kreskis, kaj vivo okazis.  Laŭ la vortoj de la saĝulo, John Lennon, "Vivo estas tio, kio okazas dum ni planas alie."

Edzeco.  Beboj.  Laboroj.  Hipotekoj.  Mi preskaŭ tute forgesis Esperanton.

En la jaro 2005, mi sendungiĝis, tamen mi ricevis kelkajn labor-ofertojn de diversaj lokoj, inklusive de la lando Kirgizstanio.  Tio lando deziras komenci
ŝtat-flugkompanion, kaj uzos FAA-registritajn aviadilojn, kaj devus uzi FAA teknikistojn.  La viro informis min, "Vi flugus kun la aviadilo al Baraton, Rusion, Ĉinion ..."   Mi preskaŭ akceptis tiun postenon nur pro la aventuro!  Sed, unu semajno antaŭ mi subskribus la dokumentaron, tiu lando suferis ŝtatrenverson.  La viro informis min, "Ni ankoraŭ dungus vin!  Ni bezonas vin!"

"Sinjoro!" mi respondis. "Via lando nun havas ŝtatrenverson!  Via mono senvaloras!  Homoj mortas en la stratoj de via ĉefurbo!"

Mi akceptis alian postenon.San Francisco

Dum majo 2005, mi translokiĝis al Brisbano, Kalifornio.  Brisbano estas urbo apud San Francisko.

Ho! San Francisko!  Estis por mi ega kultura ŝoko por translokiĝi el la Mohava Dezerto al la golfa regiono de San Francisko.  Laŭ la censo jara 2000, en ĉi tiu regiono loĝas 7 milionoj da homoj.  Estas teatroj, museoj, zoologiaj ĝardenoj, publika trasnporto, kaj kompreneble, pontoj.  Pro la Pacifika Maro, la aero estas malseketa kaj malvarmeta.  Mia haŭto ekĝoegis!  La homoj ĝenerale amikemas.  Mi, la fremdulo en fremda lando, tuj trovis amikojn.
    Brisbane map
Multon mi jam aŭdis pri la stato de Esperanto en ĉi tiu urbo.  Ankaŭ estas en la golfa regiono de San Francisko kelkaj esperantaj grupoj kaj grupetoj, kaj la estrejo de ELNA, la Esperanta Ligo de Norda Ameriko.  Post mia translokiĝo, mi malkovris ke:

SFERO, la loka klubo, kunsidas ĉiumonate dum la unua Sabato.  Ĉiumarde, grupeto kunsidas vespere en "La Kastro" kvartalo por babiladi.  Ĉiuĵaŭde, alia grupeto kunsidas vespere en la urbo Berklio.  Alia grupeto kunsidas
ĉiuĵaŭde por meztagmanĝi en la suda parto de la golfa regiono. Ankaŭ je mardoj, okazas esperantalingva kurso ĉe la mondfama universitato Stanford en Palo Alto.  Fine, en la ĉefurbo de Kalifornio, Sakramento, 120 km for, estas alia granda loka grupo.  Mi ege deziris ĉeesti ĉiujn!

Finfine, por mi, Esperanto vivas!

Sed, memoru, ke mi forgesis la lingvon!  Mi estis denove komencanto.


Datenaro #1  Etnaro de San Francisko

Datenaro #2   Familiaj Lingvoj
Etno
#
%
Blankula
 385728
49.66%
Nigrula
60515
7.79%
Nativa Amerikana
3458
0.45%
Aziulaj
239565
30.84%
    Baratula
5524
0.71%
    Ĉinula
152620
 19.65%
    Filipula
40083
5.16%
    Japanula
11410
1.47%
    Koreula
7679
0.99%
    Vietnamula
10722
1.38%
    Aliaj Aziulaj
11527
1.48%
Pacifaj insululaj
3844
0.49%
    Havaiula 473
0.06%
   Guamula 305
0.04%
   Samoula 2311
0.3%
   Aliaj Pacifaj   
   Insululaj
755
0.1%
Aliaj rasaj
50368
6.48%
Du aŭ pli rasaj
33255
4.28%

Lingvo
San Franciske
 Kalifornie
 Usone
Angla
58.2% 62.2% 81.1%
Hispana
10.3% 22.4% 10.2%
Aliaj Eŭropanaj lingvoj
8.8% 5.8% 5.2%
Azia aŭ Pacifa Insula lingvo
21.6% 8.6% 2.6%
Aliaj Lingvoj
1.1% 1.0% 0.8%

La riĉa kultura kaj lingva kunmetaĵo de San Francisko estas montrita per ĉi tiuj datenaroj.  Laŭ la ĵurnalo, San Francisco Sentinel, estas 140 parolataj lingvoj en la urbo. Datenaro du: Familiaj lingvoj parolataj en San Francisko, compare al Kalifornio kaj Usono, laŭ la jara 2000 censo.