La
popolamaso servas la ŝtaton tiel, ne ĉefe tiel homoj, sed tiel maŝinoj,
per la korpoj. Ili estas la konstanta armeo, kaj la milicio,
prizonistoj, konstabloj, deputitaro, ktp. Plejparte, ne estas ia
ajn uzado de la diskreto aŭ la morala prudento; sed ili metas ilin mem
je nivelo kun ligno kaj grundo kaj ŝtonoj; kaj eble oni povas fabriki
lignajn virojn por fari la saman servon tiel bone. Ili meritas
tiom da respekto tiel pajlaj viroj aŭ bulo da tero. Ili havas
tian
valoron kiel ĉevaloj kaj hundoj. Tamen, ili estas ofte valorataj
kiel bonaj civitanoj. Aliuloj -- kiel la plejmulto da
leĝdonantoj,
politikistoj, advokatoj, ministroj, kaj funkciuloj -- servas la ŝtaton
plejparte per la kapoj; kaj ĉar ili malofte faras moralajn
apartececojn, ili samprobable servus senintence la diablon kiel la
dion. Malmultaj homoj -- herooj, patriotoj, martiroj,
reformantoj en la grandioza senco, kaj homoj -- servas la ŝtaton laŭ
ankaŭ la konsciencoj, kaj tial ili per neceso plejparte rezistas ĝin;
kaj la ŝtato traktas ilin kiel malamikoj.
Henry David Thoreau
Civila
Malobeo, 1849 |

klaku ĉi tie
por pasintaj bildoj.
|
Hiking
in the
eastern Sierra Nevadas.
Piedvagado en la Sierra Nevada Montaro, en Kalifornio, Tero. |
 |
Tute moderna
Dreah en
sia ĉambro. |
| Kiam oni estas
ĉirkaŭata
de aligatoroj, estas malfacila por memori ke onia originala intenco
estis elsuĉi la marĉon. |
Saĝo de la patro:
"Filo, se vi povas resisti la tenton de mono kaj belaj virinoj, vi
estas tre plibona viro ol mi."
|
Nenia leĝo tiu estas absoluta povas
esti justa.
|
Mi sentas pli kiel mi nun sentas
oli mi iam jam sentis!
|
Ne lasu, ke la pasinteco memorigus
nin pri tio, kio ni ne estas nun.
|
Je la okazo de la manĝado de la
Frukto de Scio, nia specio faris ĝian unuan humecan agon: defii
aŭtoritaton.
|
Amikoj helpas vin
translokiĝi. Veraj amikoj helpas vin translokigi la kadavrojn.
|
Estas 10 specoj de homoj en la
mondo: Tiuj kiuj komprenas la sistemon binaran, kaj tiuj kiuj ne
komprenas ĝin.
|
Dio estas komidiisto kiu prezentas
al aũskultantaro timanta por ridi. ~Voltaire
|
|
|
Ĉu vi
konas ĉi
tiujn librojn?
Estis
hela,
malvarma
tago de aprilo, kaj la horloĝoj sonoris la dektrian.
Ili
pafmortigas la blankulinon
unue.
La
pasinteco estas fremda lando;
ili faras agojn malsame tie.
Ni jam
estas
informitaj, ke la
problemo je Moderna Homo estas ke li jam klopodis sinapartigi de
naturo.
La
tuta da ĉi tiuj agoj okazis,
pli
aŭ malpli.
Ĉe la
momento tiom oni lernas
la
anglalingvon, komplikaĵoj komencas.
Vaughan
mortis hieraŭ per lia
fina aŭt-kraŝo.
Estis
plezuro bruligi.
Ie en
la Mancho, en loko kies nomon mi ne deziras rememori, sinjoro
loĝis ne longtempe pasinte, tia kiu havas lancon kaj antikvan ŝirmilon
sur breto, kaj tenis maldikan ĉevalaĉon kaj grejhundon por vetkuri.
Fraũlinoj, ne suspiru plu
Viroj jam trompis ĉiam
Mar' kaj bord' po pied' unu
Nenion fidemaj iam.
Lasu iri, suspiru ne
Estu bele senzorgaj,
Faru viajn sonojn de ve
al je hej, nonnaj, nonnaj, nonnaj.
|
Kie nun? Kiu
nun? Kiam nun?
Estis
knabo kiu nomitis
Eustace Clarence Scrubb, kaj li preskaŭ estis inda je tio.
Mi
rimarkas, en gazeto Lunaya Pravda, ke la Lunaurba Konsilio leĝigis
je la unua legado, bileton por ekzamini, permesili, inspekti -- kaj
imposti -- publikajn nutraĵ-vendistojn, kiuj operacias en urba
premo.
Mi rimarkas ankaŭ, ke estu amasa kunsido ĉi nokte por organizi
diradiron
de "Filoj de Revolucio."
Li
estis maljunulo, kiu
fiŝkaptadis sole, en malpeza velboato, en la Golfa Fluo, kaj li ne
kaptis ian fiŝon ekde okdek kvar tagoj.
Ili
daŭris, kantante "Ripozu Eterne," kaj kiam ili haltis, sajnis ke
iliaj piedoj, la ĉevaloj, kaj la bluvetoj de vento daŭrigis la kantadon.
"Kristnasko ne estos kristnasko sen donaĉoj," grumblis Jo, kuŝante sur
la planko.
"Sciigi lin ke lia komandaĵo plenumitas. Ke Rosenkrantz kaj
Guildenstern estas mortaj."
Hodiaŭ
estas tricent kaj kvardek ok jaroj, ses monatoj kaj dek naŭ tagoj ekde
la bonaj homoj de Parizo estis
ekvekigaj per la grandiosa sonoro de la tintiloj en la tri distriktoj
de la Urbo, la Universitato, kaj la Vilaĝo.
|
|
Filino revenis de junulara
kongreso, kaj la patro alportis ŝin hejmen de la flughaveno per aŭto.
La filino silentis dum la tuta veturado, kaj ŝia patro demandis,
"Filino, kio maltrankviligas vin? Vi povas diri al mi pri io ajn."
"Kara Paĉjo, mi ne plu estas virgulinon."
La patro suspiris kaj diris, "Mi elspezis tiom da mono por sendi vin al
Esperanta kunveno kaj vi ankoraŭ ne uzas ĝuste la akuzativon."
|
|
El Ĉapitro 1
Dum la unua tago de sia nova laboro, Sandi malkovris, ke ŝi malpravis
pri la parolata lingvo en la restoracio. Ŝajnis al ŝi, ke dum la
tuta tago, parado de lingvoj pasis tra la restoracio. Ŝi aŭdis
erojn de konversacioj dum ŝi estis alproksimanta la tablojn.
“Toll Urlaub zu haben. Ich freue mich auf die
Wanderung heute. Da richten wir uns am Besten noch ein Vesper fuer
Unterwegs. Die Karte, die wir haben, ist schön toll. Da sind alle
moeglichen Wege eingezeichnet und da koennen wir uns gut
orientieren… Ah, saluton, kelnerino. Vi estas nova, ĉu ne?
Mi havos je Rouladen kun Spaetzle kaj salaton. Alporti ankaŭ unu
apfelschorle por trinki.”
“他說 , 這個包裹將會晚到。… Bonan tagon. La pladon de
marfrukto, mi petas. Ĉu vi estas nova?”
“ВСЮ НЕДЕЛЮ ПАДАЛ СНЕГ И КАТАНИЕ НА ЛЫЖАХ БЫЛО
ПОТРЯСАЮЩИМ… Jes. Hamburgeron kaj bieron. Bonvenu
Klarksvilon! Estas bone vidi novan vizaĝon!”
“Aussie is a long way from here. I haven't got a
brass razoo to my name, otherwise I'd be off like a shot. Fair dinkum.
She's right though, mate - I've got some set aside for a rainy day. No
worries… Alportu al mi kradrostitan salikoketon. Kiajn bierojn vi
havas?”
“Men,
han spiser hos piner! … Ho! Fraŭlino kelnero! Per via bela
akĉento, mi scias, ke vi venas el Teksaso sur Tero. Ĉu ne?
Mi konas multajn homojn en Teksaso. Bonegaj amikoj!”.
“Jes
ja! Vi havas tre bonan orelon, sinjoro!” Sandi neniam estis eĉ
proksima al Teksaso.
|
|
|
El Ĉapitro 4
Kolin povis vidi, ke la paniko forlasis la okulojn de Sandi.
Sandi ekstaris rekte, rigardante al Kolin. “Mi pardonpetas.
Iaj memoroj estas pli danĝeraj ol aliaj. Kaj pli persistaj.”
Kolin ekmienis disdegne. “Ĉu memoroj pri etaj sendanĝeraj
virinoj surstrate kiuj petas almozon? Aŭ ĉu la ago estis ia
banala riproĉado pri religiaj diablaĵoj?”
“Ne,” Sandi koleriĝis. “Tio estas banala riproĉado pri la
ŝtatafero, kie la registaro, la armeo kaj la eklezio estas direktitaj
per la samaj homoj. Vi neniam jam vidis diableĉon, Kolin, ĝis vi
spektis homon, kiu havas aŭ pafilon aŭ bombon aŭ torcon aŭ provtubon da
viruzo, kaj la registaro diris al li, ke li havas mandaton de Dio, ke
Dio benus lin se li purigus la teron de la malsanktuloj. Viro kiu
spektis dum la familio estis mortigitaj, kaj la tero estis detruita per
fremduloj kiuj parolas alilingve, kaj kultas alidie. Tiu viro kiu
iĝas soldato de la ŝtato.
“Mia patrino estis virino de profunda religia konvinko. La
federala registraro amindumis la eklezio por gajni voĉdonojn, kaj la
eklezio avidis la povon de la registaro. La patrino spektis dum
la eklezia-ŝtata hibrido ŝanĝis la amatan kredon al malamema maŝino de
morto.
“Vi
opinias, ke mi malracias. Vi neniam jam vidis malraciecon.”
Kolin staris krucbrake. “Ne zorgu pri tiu. Tia
hibrido estas kontraŭleĝa ĉe Kentaŭruso.”
“Tiu ankaŭ estas kontraŭleĝa en Kalifornio.” Sandi ekmarŝis
al la aŭto.
Kolin sekvis flustrante, “Diino, donu al mi paciencon.”
|
|
|